Trajneto de Saint-Trojan
Koordinatoj: 45° 50′ 17.2″ N 1° 12′ 30.7″ U / 45.838111 °N, 1.208528 °U (mapo)
Trajneto de Saint-Trojan | |
---|---|
La trajneto ĉe la strando Gatseau | |
Superrigardo | |
Loko | Saint-Trojan-les-Bains (Francio) |
Trafikado | |
Trafikanto | Société du tramway touristique de Saint-Trojan (STTST) |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 6 km |
Ŝpuro | 600 mm (Eta ŝpuro) |
Dentorela fervojo | Ne |
La trajneto de Saint-Trojan (france Le p’tit train de Saint-Trojan) estas turisma trajno en la insulo Oléron, en Francio. Inter aprilo kaj oktobro, ĝi veturas de la stacio en Saint-Trojan-les-Bains al la strando Maumusson per 6-kilometra etŝpura fervojo (600 mm).
Historio
[redakti | redakti fonton]La trajnon fondis en la jaro 1963 D-ro Pol Gala, kiu unue volis rekonstrui iaman trajnon de Royan al La Tremblade. La trajno de Saint-Trojan unue ligis la stacion de Saint-Trojan al la stacio Gatseau, ĉe la samnoma strando. Pro la populareco de la trajno, la linio estis plilongigita en 1965 ĝis la dunoj de la okcidenta bordo de la insulo. Ĝi tiam estis 7 km longa, sed erozio iom post iom forigas la dunojn, kaj pro tio la finhaltejo estis rekonstruita plurfoje kaj la linio estis mallongigita. Hodiaŭ ĝia longo estas 6 km.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Calonnec, Stéphane. (2007–2008) Le P’tit train de Saint-Trojan (france).