Saltu al enhavo

Trachselwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trachselwald
Blazono de Trachselwald
Blazono de Trachselwald
Trachselwald vidita de la turo de la kastelo
Trachselwald vidita de la turo de la kastelo
Trachselwald vidita de la turo de la kastelo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Geografia situo CH1903: 622752 / 207359 (mapo)47.0168888888897.7378722222222Koordinatoj: 47° 1′ N, 7° 44′ O; CH1903: 622752 / 207359 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1038
Areo 15,97 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 3456
Komunumkodo 0958
Mapo de Trachselwald
Mapo de Trachselwald
Mapo de Trachselwald
vdr

Trachselwald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1038 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trachselwald situas en orienta flankovalo de Emme-Valo ĉe la bordo de la rivero Grüene, alfluanto de Emme. La komunumo Trachselwald konsistas el la norda parto de la vilaĝo Trachselwald - la suda parto de la vilaĝo Trachselwald apartenas la la komunumo Lützelflüh - kaj la vilaĝo Heimsibach, kie fakte loĝas pli ol 80 % de la loĝantaro de la komunumo, kaj kiu konsistas el la vilaĝetoj Hopfere, Chramershus (alemane aŭ germane Kramershaus, kiu fakte estas la ĉefloko de la komunumo, kie troviĝas la komunuma administracio), Schwarzenegg, Schmalenegg kaj Tal, kaj multnombraj etaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,97 km², de kiuj 38,3% estas kovritaj de arbaro, 56,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trachselwald limas en nordoriento al Sumiswald, en sudo al Langnau en Emme-Valo, Lauperswil kaj Rüderswil, kaj en okcidento al Lützelflüh.

Okcidente de Trachselwald pasas la kantonca ĉefvojo n-ro 23 de Sursee al Burgdorf; Trachselwald mem situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de flankaj vojoj, kiuj kondukas al la kantona ĉefvojo. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Sumiswald. En distanco de 1 km de la vilaĝo-centro situas la stacidomo Sumiswald-Grünen, de kie estas rektaj tranoj al Thun.

Vidindaĵoj kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]

En Trachselwald situas la Svisa Citro-Kultur-Centro. Ek de 1999 la centro troviĝis en la frua hotelo stacio en Konolfingen. Ekde marto 2003 la centro estas en la domo de jaro 1614 Amtsschaffnerei - la frua bieno administrejo.

La reformita preĝejo estas monumento de nacia signifo, kiu estas fama pro ĝia pentrita plafono el ligno. La Kastelo Trachselwald, kiu tronas sur monteto super la vilaĝo estis la sidejo de la bernaj voktoj. En la preĝeja turo troviĝis karcero, kie estis kaptitaj gvidintoj de la kamparanaj militoj kaj anabaptistoj.

La unua dokumenta mencio de Trachselwald datiĝas el la jaro 1131 kiel Trahselwalt. En Trachselwald en mezepoko regis la baronoj de Trachselwald. Post diversaj posedantŝanĝoj post la formorto de la baronoj de Trachselwald, la baronejo finfine estis vendita al la urbo Berno en la jaro 1408. En la jaro 1574 inscendio detruis la vilaĝon. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 Trachselwald nun estis centro de berna baronejo. 71 bernaj voktoj administris en tiu epoko la baronejon. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Trachselwald fariĝis ĉefloko de berna ĉefdistrikto kaj en 1831 de la distrikto Trachselwald. Ek de 1997 la Kastelo Trachselwald estas la sidejo de la terenregistro de la nova administra distrikto Emme-Valo de la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio. [2]

La vilaĝaro Heimisbach nomiĝis ĝis 1967 Dürrgraben laŭ la rivereto Dürrbach, kun kies akvokolekta baseno ĝi kongruas. En la jaro 1968 ĝi honore al la alemana poeto Simon Gfeller estis alinomita laŭ ties romano Heimisbach.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]