Tiosulfata acido
Tiosulfata acido | ||
Kemia strukturo de la Tiosulfata acido | ||
3D Kemia strukturo de la Tiosulfata acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 13686-28-7 | |
ChemSpider kodo | 22886 | |
PubChem-kodo | 24478 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 114.14 g mol−1 | |
Smiles | O=S(=S)(O)O | |
Denseco | 2,176 g/cm3[1] | |
Fandopunkto | malkomponiĝas malsupre de nulo °C | |
Acideco (pKa) | 0.6, 1.74 | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R35 R36 R37 R38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tiosulfata acido, hidrogena tiosulfato aŭ H2S2O3 estas sulfura oksigena acido, kiu estas tre malstabila en akva solvaĵo pro tio ke ĝi tre facile malkomponiĝas. La malkomponiĝaj produktoj estas sulfuro, sulfura duoksido, sulfida acido, polisulfanoj, sulfata acido, kaj politionatoj, depende de la ekzakta reakciaj kondiĉoj. Nur en tre diluitaj solvaĵoj ĝi estas estigebla, multaj el la antikvaj metodoj priskribitaj por sinteza produktado en akvaj solvaĵoj probable formas unu aŭ pluraj politionataj acidoj.
Sub specifaj kondiĉoj, tamen, sulfita acido ŝajne kapablas rekte reakcii kun sulfuro por doni tiosulfatan acidon, kaj la kondiĉo plej favora estas en alkohola solvaĵo sub mediaj temperaturoj. Pli kontentiga metodo estas trapasi sekan sulfidan acidon en alkoholon entenantan plumban tiosulfaton en suspensiaĵo; post forfiltrado de la plumba sulfido estigita, troo da sulfida acido foriĝas el la solvaĵo pere de aerkurento. La estigita solvaĵo malkomponiĝas en la daŭro de kelkaj tagoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Natria tiosulfato kaj tiosulfata acido estis unue preparitaj probable en 1799 de François Chaussier (1746-1828)[2], kiam li provis redukti sulfitan acidon kun natria sulfido aŭ sulfida acido en alkala medio:
Li nomis la produkton "hydrosulfure sulfuré de soude" (sulfohava hidrosulfido de sodo). En la venonta jaro, Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) montris ke la salo, kiun li nomis "sulfite de soude sulfuré" (sulfurigita sulfido de sodo), ankaŭ eblis prepari per bolado de sulfuro en alkala solvaĵo de natria sulfido:
La nomo hiposulfita acido por la respektiva acido estas sugestita de Gay-Lussac (1778-1850), en 1813, kiu mise konsideris la acidon kiel peretapon de oksidigo inter sulfuro kaj sulfita acido. Tiu nomo estis akceptita de John Herschel (1792-1871) kaj Lordo Kelvino (1824-1907). En 1877, Jegor Vagner (1849-1903) rekomendis ke la plej korekta priskribo estas tiosulfata acido, kio preskaŭ tute forviŝis la antaŭan nomon el la kemia literaturo, kvankam "hiposulfito" ankoraŭ uzatas de kelkaj fotografiistoj.[3]
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Interagado de sulfida acido kaj sulfura trioksido sub malalta temperaturo laŭ la metodo de Max Schmidt (1925-2002):
- Traktado de natria tiosulfato kaj klorida acido:[4]
- Interagado de klorosulfata acido kaj sulfida acido:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Disproporcia reakcio kun estigo de tritionata acido kaj H2S:
- Disproporcia reakcio kun estigo de sulfura duoksido:
- La anhidra acido malkomponiĝas sub temperaturo malsupre de nulo °C:
- Neŭtraliga reakcio de tiosulfata acido kaj natria hidroksido:
- Tiosulfatoj reakcias kun halogenidoj per humida vojo por estigi sulfatan acidon kaj halogenidan acidon:
- Tiosulfatoj konvertiĝas en tritionatojn per agado de saturita solvaĵo de kalia salo kaj sulfita acido:
- Bassett kaj Durrant esploris la reakcion de tiosulfata acido en akva solvaĵo kun estigo de tio-pirosulfata acido:[3]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- University of Liverpool[rompita ligilo]
- Sulphur Atomistry
- GuideChem
- Aston Chemical
- ChemCas[rompita ligilo]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ GuideChem
- ↑ Nineteenth-Century Attitudes: Men of Science: Men of Science, Sydney Ross
- ↑ 3,0 3,1 Sulphur Atomistry
- ↑ Encyclopedia of the Alkaline Earth Compounds, Richard C. Ropp