Tiel sonis...
Aspekto
La kompaktdiska serio Tiel sonis... estis eldonita de Universala Esperanto-Asocio en 2003 kaj 2004. Redaktinto estis Ziko van Dijk. Uzita estis materialo el Biblioteko Hector Hodler.
La unuopaj eroj de la serio:
- n-ro 1: Rejkjaviko 1977, la ĉefaj partoj de la Inaŭguro de tiu UK, kun la voĉoj i.a. de Humphrey R. Tonkin, Ralph Harry kaj la Ĝenerala Direktoro de UNESKO A.M. M'Bow
- n-ro 2: Esperanto-literaturo, kun originala aŭ tradukita literaturo, prezentanta la voĉojn i.a. de William Auld, Kálmán Kalocsay, Victor Sadler, Duncan Charters
- n-ro 3: Prezidantoj de UEA, kun paroladoj de Edmond Privat kaj ĉiuj postmilitaj prezidantoj de UEA, do i.a. Ivo Lapenna kaj John C. Wells
- n-ro 4: Universalaj Kongresoj, enhavanta diversajn erojn de UK-oj, i.a. malnovajn alvokojn al kongreso, konversaciajn fragmentojn kaj la himnon La Espero kantitan koruse en la UK 1987; kun la voĉoj i.a. de Emilija Lapenna, Mark Fettes kaj Ulrich Lins