Tenerifa regolo
Tenerifa regolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Regulus teneriffae (Seebohm,1883) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tenerifa regolo estas tre eta paseroforma birdo de la familio de Regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj.
Tiu palearktisa birdo estas membro de familio regoledoj kaj estas tre proksime rilata al Orverta regolo kaj longaj tempoj ĝi estis konsiderata, kiel nur ĝia subspecio (Regulus regulus teneriffae).
Diferencoj inter Tenerifa regolo kaj Orverta regolo estas: pli larĝa nigra stripo tra frunto, pli heleta subo, pli longa beko. Ĝi nutriĝas sur la orientaj Kanariaj insuloj - Tenerifo kaj La Gomera, kie estas malmigrantulo. La birdo preferas arbarojn de Kanaria pino, ankaŭ ĝi estis trovita en laŭrisilvaj arbaroj.
La populacio sur insuloj La Palma kaj El Hierro, kiu estis konsiderata kiel parto de ĉi taksono, post la eksploroj nune estis konsiderata kiel memstara subspecio Okcidentkanaria orverta regolo R. (r.) ellenthalerae (Päckert et al., 2006), kiu evoluas aparte, kiel la populacio de Tenerifa regolo.
La birdo nutras sin per insektoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj (angle)
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Regulus teneriffae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
- Päckert, Martin; Dietzen, Christian; Martens, Jochen; Wink, Michael & Kvist, Laura: Radiation of Atlantic goldcrests Regulus regulus spp.: evidence of a new taxon from the Canary Islands. Journal of Avian Biology 37(4): 364-380. Digital Object Identifier: 10.1111/j.2006.0908-8857.03533.x HTML abstract Electronic Appendices Arkivigite je 2011-05-27 per la retarkivo Wayback Machine