Takahaŝi Kazuki
Takahaŝi Kazuki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 高橋 一雅 |
Aliaj nomoj | 高橋 和希 |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1961 en Tokio |
Morto | 30-an de junio 2022 (60-jaraĝa) en Nago, Okinavo, Japanio |
Mortokialo | Drono |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | japana bildliteraturisto scenaristo |
Verkoj | Yu-Gi-Oh! |
TTT | |
Retejo | http://studio-dice.com/ |
TAKAHAŜI Kazuki (japane 高橋和希, laŭ latinliterigo Hepburn Takahashi Kazuki, en okcidentaj lingvo plej ofte inversigita al formo Kazuki Takahashi, n. la 4-an de oktobro 1961 en Tokio, m. la 4-an de julio 2022 ĉe Nago, Okinavo, Japanio) estis japana kreinto de mangaoj, do japana bildrakontisto, kaj internacie konata pro la tutmonde sukcesa mangaa serio Yu-Gi-Oh!, kiun li kreis.
Jam en 1991 li verkis mangaajn seriojn kiel la rakonto Tennenŝoku Danĝi Buraj pri luktado por la plej grava mangaa revuo de Japanio, Shōnen Jump. Tamen daŭris ĝis 1996 ke li trovis sukceson kun la kreado de la serio Yu-Gi-Oh!. Krom la mangao, kiu estas rapide tradukita al tre multaj lingvoj kaj reeldonita tutmonde, ekzistas multaj videoludoj, kartludoj kaj tri filmoj bazitaj sur Yu-Gi-Ho!. La postaj serioj Yu-Gi-Oh! GX kaj Yu-Gi-Oh! 5D's jam ne estis desegnitaj fare de Takahaŝi.
Li estis ŝatanto de usonaj bildstrioj, precipe Hellboy.
La 6-an de julio 2022, senviva viro estis trovita de la marbordo de Nago, gubernio Okinavo kaj poste estis identigita kiel Kazuki Takahaŝi. Laŭ la enketo de la krimpatologo, Takahaŝi dronis dum plonĝo. Laŭ pli postaj deklaroj de ĉeestinto, Takahaŝi mortis la 4-an de julio 2022 provante savi virinon kaj ŝian filinon de dronado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|