Soleckij (distrikto)
distrikto de Solci | |||
ruse: Солецкий район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La rivero Ŝelonj en la urbo Solci
| |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Solci | ||
Areo | 1 422,91 km² (142 291 ha) | ||
Loĝantaro | 13 183 (2020) | ||
Denseco | 9,26 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81655x-xx-xx | ||
OKATO | 49 238 000 000 | ||
La distrikto de Solci sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Soletsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Solci aŭ Soleckij distrikto (ruse Солецкий район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Solci.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 13183 homoj.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La distrikto de Solci situas okcidente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1422,91 km².[3]
Sude kaj okcidente ĝi najbaras kun la Pskova provinco, norde kaj oriente – kun la distrikto de Ŝimsk, sud-oriente – kun la distrikto de Volot.[1]
La plej granda rivero de la distrikto estas Ŝelonj.
Ĉe la rivero Ŝelonj la 14-an de julio 1471 en la nuntempa distrikto de Solci okazis la Batalo ĉe Ŝelonj inter Novgoroda Respubliko kaj Moskva Grandprinclando. En tiu batalo la novgorodanoj estis tute frakasitaj. La sekvon de la batalo estis la anekso de Novgorodo fare de Moskvo.[1]
Ĉe la flago kaj la blazono de la distrikto de Solci ĉeestas samtempe urso (la simbolo de Novgorodo) kaj leopardo (la simbolo de Pskovo), rigardantaj unu la alian kun glavoj en la manoj. La blazono kaj la flago de la distrikto en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numerojn 6931 kaj 9361 respektive.[4][5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Солецкий район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-06.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-06.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
- ↑ Герб Солецкого района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-06.
- ↑ Флаг Солецкого района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-06.
|