Simanko
Simanko | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 493 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 4° 50′ U (mapo)41.5904328-4.8268456Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 725 m [+] | ||
Areo | 42,53 km² (4 253 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Simancas [+] | |||
Simanko, en hispana Simancas [siMANkas] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Arroyo de la Encomienda estas etimologie komprenebla kiel Rojo de la Komandoreco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 42,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 315 loĝantojn.
Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1970-aj jaroj kaj akiris ekde tiam loĝantojn. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Robladillo, Ciguñuela, Arroyo de la Encomienda, Geria kaj Valladolid. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Pisuerga.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas megalito el Neolitiko kaj poste estis romia urbo. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La ponto gravis por la pliigo de la urbo. Ĝis la 12-a jarcento ĝi estis unu el la plej gravaj urboj el la provinco kun Cabezón.
Ĝi estis por la unua fojo konkerita de la armeo de Alfonso la 1-a en la jaro 753 kaj definitive fare de Alfonso la 3-a en 883. En la jaro 939, ĉe la muregoj de la urbo, okazis batalo inter la kristanaj trupoj de Ramiro la 2-a kaj tiuj de la islama kalifo Abderamano la 3-a konata kiel la batalo de Simanko.
En la kastelo estis malliberigita kaj ekzekutita la episkopo de Zamora, nome Antonio de Acuña, komunumestro en 1521, post partopreni aktive en la batalo de Villalar. La tri aliaj komunumestro (Juan de Padilla, Juan Bravo kaj Francisco Maldonado) estis ekzekutitaj jam la tagon post la batalo, sed la episkopo estis enfermita en la turo de la kastelo por ke li pentu, sed male li tute ne pentis kaj eĉ strangolis la provoson kaj fuĝklopode li estis rekaptita kaj ekzekutita.[1]
Filipo la 2-a transformis la kastelon en Reĝa Arkivo, nun konata kiel Ĝenerala Arkivo de Simanko, kiel sidejo de unu de la arkivoj plej gravaj de Eŭropo, enhavanta 35 milionojn de dokumentoj.[2]
En 1812 okazis nova batalo de Simanko inter la trupoj de alianco (hispanoj, angloj kaj portugaloj), estritaj de Wellington, kontraŭ la trupoj de Napoleono, kiu estis retiriĝantaj post la batalo de Arapiles.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, la ponto, la kastelo el la 15-a jarcento, poste restaŭrita kiel sidejo de la Ĝenerala Arkivo de Simanko kaj la historia urboparto de la urbeto.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Interno de la Preĝejo de la Savinto.
-
Elkrucumo de la Preĝejo de la Savinto.
-
Renesanca klostro de la Preĝejo de la Savinto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bernard, Javier (1992). Castillos de Valladolid. León: Lancia. ISBN 84-86205-42-5. p. 63.
- ↑ RODRÍGUEZ DE DIEGO, José Luis. Instrucción para el gobierno... p. 11.