Santarcangelo di Romagna
Santarcangelo di Romagna | |
Dosiero:Santarcangelo di Romagna-Stemma.png | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Emilio-Romanjo (2005) |
Provinco | RN Rimini (2005) |
Geografia situo | 44° 4′ N, 12° 27′ O (mapo)44.06666666666712.45Koordinatoj: 44° 4′ N, 12° 27′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 42 m |
Areo | 45 (2005) km² |
Loĝantaro | 22 148 (2023) |
Loĝdenso | 492 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Borghi (FC), Longiano (FC), Poggio Berni, Rimini, San Mauro Pascoli (FC), Savignano sul Rubicone (FC), Verucchio (2005) |
Patrono | Sankta Mikaelo |
Festa tago | 11-a de novembro (2005) |
Nomo de loĝantoj | santarcangiolesi |
Poŝtkodo | 47822 |
Imposta kodo | I304 |
Kodo laŭ ISTAT | 099018 |
Telefona prefikso | 0541 |
Estro | |
Retpaĝo | www.comune.santarcangelo.rn.it |
Santarcangelo di Romagna estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la nord-okcidento de provinco Rimini, ĉe riveroj Usa kaj Marecchia.
La nomo de la urbo signifas sankta ĉefanĝelo de Romanjo; ĝia patrono estas la ĉefangelo Sankta Mikaelo. Pro sia bone konservita historia centro surmonteta la urbo estas grava turismejo.
Ĉiujare julie tie okazas la teatra festivalo Santarcangelo dei Teatri.
El Santarcangelo devenis papo Klemento la 14-a. La urbo honore al li starigis grandan arkon (arco Ganganelli, laŭ la civila nomo de la papo) ĉe la ĉefa placo.
Historia Centro
[redakti | redakti fonton]La historia centro de la urbo situas sur kaj ĉirkaŭ la monteto monte Giove (jupitera monto), kies pinton (ĉe placo Piazzetta Galassi) ornamas la "Urba Turo" (Torre Civica), nomata ankaŭ sonorilturo. La nuna turo, brika, 24 metrojn alta, ekestis en 1893, post kiam falis antaŭa turo; de tiu oni transprenis feran figuron de S-ta Mikaelo.
Sur la suda flanko de la monteto staras la kastelo Rocca Malatestiana, kies unuan turon kredeble konstruis Carlo Malatesta en 1386, kvankam jam antaŭe estas mencio pri iu "chastrum sancti archangeli" (kastelo de la sankta ĉefanĝelo).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La granda placo antaŭ la stacidomo de Santarcangelo nomiĝas Piazzale Esperanto.
En Santarcangelo, en 1939, naskiĝis la poeto Nicolino Rossi.