Saltu al enhavo

Salairka (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salairka
(Салаирка)
Салаирские Юрты, Юрты Салаирские
vilaĝo
Flago
vilaĝo
Oficiala nomo: Салаирка
Deveno de nomo: Surborda setlejo
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
kampara municipo Salairka kampara municipo
Ŝoseo 71K-1714
Rivero Turo, Aĥmanka
Situo Salairka
 - koordinatoj 57° 33′ N 65° 01′ O / 57.550 °N, 65.017 °O / 57.550; 65.017 (mapo)
Loĝantaro 1 183[1] (2024)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625551
ОКТМО 71644470101
OKATO 71244870001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Salairka (vilaĝo) (Rusio)
Salairka (vilaĝo) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Salairka (vilaĝo) (Tjumena provinco)
Salairka (vilaĝo) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Salairka (ruse Салаирка) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro kaj la sola setlejo de Salairka kampara municipo (ruse Салаирское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Salairka-Jurtoj (ruse Юрты Салаирские, Jurti Salairskije)[2]. Loĝantoj origine estis siberiaj tataroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Salairka situas ĉe la ŝoseo 71K-1714 (norde), rivero Aĥmanka (sude) kaj rivero Turo sudoriente. La plej proksimaj vilaĝoj estas Narimanovo (oriente) kaj Reĉkino (okcidente).

Ĉirkaŭ Salairka
ŝoseo 71K-1714
Salairka Narimanovo
Reĉkino rivero Aĥmanka Turo

Tiuloke rivero Turo venas de sude kaj post alfronti krutan argilan bordon turnas denove suden tra vasta valo. Tuj post la turno, sude de la aktuala centro de la setlejo, ĝin enfluas rivero Aĥmanka, venanta de la Tarmanaj marĉoj[3].

La nomo tradukeblas kiel Surborda setlejo[3].

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (62%) kaj tataroj (29%)[4].

Loĝantaro de Salairka
2002[4] 2010[5] 2012[6] 2013[7] 2014[8] 2015[9] 2016[10] 2017[11] 2018[12]
1 090 1 131 1 115 1 121 1 092 1 096 1 084 1 080 1 065
2019[13] 2020[14] 2021[15] 2024[1] - - - - -
1 055 1 057 1 181 1 183 - - - - -

Ĉe la enfluejo de Aĥmanka al Turo delonge ekzistis tatara vilaĝo Salairka-Jurtoj. Komence de la 20-a jarcento tie estis 40 kortoj, en kiuj loĝis ĉirkaŭ 250 homoj[16].

En la 17-a jarcento apude ekloĝis rusoj, kiuj nomis sian vilaĝon Salairka. Fine de la 19-a jarcento tie estis 80 kortoj, en kiuj loĝis 500 homoj. Komence de la 20-a jarcento nombro de loĝantoj preskaŭ duobliĝis danke al amasa enmigrado de Eŭropa Rusio. Tiutempe en la vilaĝo haveblis 2 akvomuelejoj, 12 ventomuelejoj, 8 forĝejoj, lernejo[17].

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 32 kortoj, en kiuj loĝis 110 viroj kaj 81 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 50 ĉevalojn, 100 bovinojn, 110 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[18]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en vilaĝoj, averaĝa komercisto estis vendanta varojn kontraŭ po 150 rublojn jare. Krome ili faris gudron kaj baston, kolektadis salikajn ŝelojn, kaptis fiŝojn kaj vendadis brullignon al vitrofabriko[2].

En 1912 malfermiĝis vilaĝa lernejo (ruse сельское училище). En 1926 estis konstruita bazlernejo, en 1949 — 7-jara lernejo. En 1963 ĝi iĝis 8-jara, en 1968 mezlernejo. En 1983 la lernejo forbrulis, en 1985 estis konstruita nova. En 2022 ĝi estis komplete rekonstruita[19]. En la 1960-aj jaroj apud ĝi estis starigita gipsa busto de Heroo de Sovetunio Timofej Nesgovorov. En 2017 ĝi estis anstataŭita de bronza busto, farita en Jekaterinburgo[20]. La infanĝardeno estis likvidita en 2008[21].

En la 1980-aj jaroj Salairka estis ĉefsidejo de granda lakta-terpoma sovĥozo, kiu plantis terpomojn sur 400 hektaroj. Aperis novaj domoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo[17].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La ĉefstrato estas Novaja (La Nova). Pli ol 110 homoj loĝas en kvartalo apud sanatorio "Geolog", situanta ĉe la 39-a km de la Salairka landvojo, 2 km for de ĝi. Nur en novembro 2016 estis malfermita bushaltejo ĉe tiu ĉi kvartalo, antaŭe loĝantoj devis marŝi 2 km tra arbaro[22].

En la vilaĝo haveblas du tombejoj, ĉe stratoj Juĵnaja (islamana) kaj Polevaja (ortodoksa)[23]. Funkcias klubo, librejo.

Arkeologiaj trovaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En 1885 apud la vilaĝo estis trovita skeleto de mamuto, kiun esploris loka sciencisto Ivan Slovcov, lokinta ĝin je muzea kolekto. Ĝi estas konsiderata la plej granda en Rusio (341 cm) kaj ekde 1922 troviĝas en la muzeo "Urba Dumao" (Tjumeno)[24].

Ivan Slovcov menciis ankaŭ du kurganojn pli ol 2 metrojn altajn, kio estis propra por Sargat-kulturo.

Sistema arkeologia esplorado komenciĝis en 2005, fare de arkeologo Aleksej Gordijenko, trovinta kelkajn objektojn.


En Salairka naskiĝis kaj pasigis sian junaĝon Heroo de Sovetunio Timofej Nesgovorov (1924–1943). Monumento al la heroo de la Dua mondmilito staras ĉe strato Novaja, inter kulturdomo, sidejo de municipa administracio kaj lernejo[17].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Марина Кораблёва (2024-02-12) Салаирка: итоги и планы (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-25. Alirita 2024-10-14.
  2. 2,0 2,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64. 
  3. 3,0 3,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 80. ISBN = 5-7529-0067-0.
  4. 4,0 4,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
  5. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
  6. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям. Таблица 35. Оценка численности постоянного населения на 1 января 2012 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2014-05-31.
  7. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2013 года. — М.: Федеральная служба государственной статистики Росстат, 2013. — 528 с. (Табл. 33. Численность населения городских округов, муниципальных районов, городских и сельских поселений, городских населённых пунктов, сельских населённых пунктов). (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2013-11-16.
  8. Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2014-08-02.
  9. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2015 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-06.
  10. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2016 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2018-10-05.
  11. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-31.
  12. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2018 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2018-07-26. Alirita 2018-07-25.
  13. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2019 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2021-05-02. Alirita 2019-07-31.
  14. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2020-10-17.
  15. Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01.
  16. Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 80–81. ISBN = 5-7529-0067-0.
  17. 17,0 17,1 17,2 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 81. ISBN = 5-7529-0067-0.
  18. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68. 
  19. Марина Корбалёва (2022-10-27) В обновленной школе (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-05-30. Alirita 2024-10-14.
  20. Татьяна Юртина (2017-11-21) Погиб за освобождение Украины (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2017-12-03. Alirita 2024-10-14.
  21. Тридцать метров до... (ruse). Rayon72.ru (2012-03-16). Arkivita el la originalo je 2020-12-02. Alirita 2024-10-14.
  22. Екатерина Ударцева (2017-04-22) Транспортная проблема решена (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2017-05-24. Alirita 2024-10-14.
  23. Гордиенко, А. В. (2020). “Археологические свидетельства колонизации Сибири: "погребы" и "поселения"”, Magyar Tudományos Journal (ru) (37), p. 42. 
  24. Владимир Поротников (2015-09-05) Грядут именины "Иваныча" (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-10-28. Alirita 2024-10-14.