Robert Estienne la 2-a
Robert Estienne la 2-a (1530–1571) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1530 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 1571 en Ĝenevo, Svisio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Estienne vd | ||||
Patro | Robert Estienne vd | ||||
Gefratoj | Henri Estienne la Juna kaj François Estienne (en) vd | ||||
Infanoj | Henri III Estienne (mul) , Robert III Estienne (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | book printer (en) poeto librovendisto tipografo presisto vd | ||||
Laborkampo | Pressing (en) kaj French poetry (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Ĝenevo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robertus Stephanorum Secundus (1530–1571) estis franca helenisto, hebreisto, latinisto kaj reĝa presisto. Li estis la dua el naŭ infanoj kaj estis filo de Robert Estienne kaj Perrette Estienne (naskita Bade), filino de Jodokus Badius. Liaj aliaj fratoj estis Henri Estienne la Juna, François Estienne la 2-a (1536-1570). Robert la 2-a edziĝis al Denise Estienne (naskita Barbé). Robert estis libristo kaj presisto en Parizo inter 1526 kaj 1550 kaj presisto de la reĝo post 1539. En 1550 li instaliĝas en Ĝenevo, kie li aktivis ĝis 1559, lia jaromorto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Robert la 2-a estis la dua filo en la familio de ok aŭ naŭ infanoj de Robert Estienne la 1-a. Konvinkita katoliko, li elektis reveni Parizon tuj kiam li povis, post la eskapo de sia patro al Ĝenevo, kaj finis siajn studojn tie kun sia onklo Charles Estienne, kiu fariĝis la reĝa presisto post la ekzilo de Roberto la 1-a. La edukado kaj metilernado de Roberto la 2-a kun sia onklo Karlo ofertis al li komfortan situacion kaj mirindan komencon en presado.
Lia unua eldonaĵo (pri kiu Edward Worth (1678-1733) havas kopion), estis publikigita en 1556 en Parizo. La teksto, poemoj de la antikva greka lirika poeto Anakreono (kun observoj de lia frato Henri Estienne la Juna) estis la unua libro eldonita de Henri la 2-a, du jarojn antaŭe. Kiel la premsigno klarigas, ĉi tio estis komuna produktado de la nova presejo de Robert la 2-a kaj tiu de Guillaume Morel (1505-64), kiu sukcedis Adrien Turnèbe (1512-65) kiel Reĝpresisto. Robert la 2-a estis tre plej juna en ĉi tiu aranĝo. Tamen, kvankam lia presfirmao produktis relative malmultajn publikaĵojn, kiujn li presis, ili estis konsiderataj tre altkvalitaj.
Kvankam ne tiel aktiva redaktisto kiel lia patro aŭ frato, Robert la 2-a estis konata en la scienca komunumo. Unu el liaj plej famaj publikaĵoj estis "De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", dialogo de Thomas Smith (Parizo, 1568). Ĉi tiu verko, lingva volumo pri la angla lingvo de la angla akademiulo kaj diplomato Thomas Smith (1513-77), ĝi estis tre utila en la vivo de Estienne.
La vizito la 21-an de majo 1566 de Jeanne d'Albret (1528-1572), la patrino de la reĝo Henriko la 4-a de Francio (1553-1610), kaj reĝino reganta de Navaro, al la presejo de Robert la 2-a reprezentas la rekonon de ŝanĝo en la religiaj alligitecoj de Robert la 2-a por la reĝino de Navaro. Ŝi estis unu el la plej fervoraj subtenantinoj de la kalvinana afero. Tri jaroj poste Robert la 2-a finfine sekvis sian patron al Ĝenevo, kaj pli malfrue mortis tie en 1570. Lia vidvino, Denyse Barbé, geedziĝis kun la presisto Mamertus Patissonius (1530-1602), kiu kontrolis la edukadon de Robert la 3-a.
La titopaĝo de la kopio de Edward Worth de "De recta & emendata linguæ Anglicæ scriptione", dialogo (Parizo, 1568) portas la subskribon de 'Joh. Priceus ’, eble langla erudiciulo kaj librokolektisto John Price (ĉ. 1602-1676), kvankam tiu nomo estis relative ofta. Ofta ankaŭ estis la uzo de similaj familiaj nomoj en la familio Estienne kaj tio foje kaŭzis konfuzon inter Roberto la 1-a kaj Roberto la 2-a. Tamen, kiel la presdetaloj klare montras, ĉiuj publikaĵoj de Robert la 2-a estis presitaj ĉe pariza poŝto, en 1556, ses jarojn post kiam lia patro Robert la 1-a fuĝis al Ĝenevo. Siavice Robert la 2-a nomis unu el siaj filoj Robert la 3-a, kiu daŭrigis la familian prestradicion en Parizo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Alphabetum Graecum, Parizo, 1565, 1580
- Rudimenta Latinogallica cum accentibus, 1553
- Phrases hebraicae, seu loquendi genera hebraica quae in Veteri testamento passim leguntur, 1558
- Traicté de la grammaire francoise, 1558
- Thesauri linguae latinae, 1573
- Anacreontis Et Aliorvm Lyricorum aliquot poëtarum Odæ, Anacreon, kune kun Hélie André, Guillaume Morel, Henri Estienne la 2-a, 1556
- Index librorum in hac officina impressorum, 1552
- Decalogus praeceptorum divinorum, cum eleganti Commentariolo de Abraham Ibn Ezra, 1566[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A Bibliography of Printing
- Robert Estienne's Influence on Lexicography
- Edward Worth Library
- JSTOR
- Robert Estienne, Royal Printer: An Historical Study of the Elder Stephanus
- A View of the Early Parisian Greek Press
- Encyclopedia of Library and Information Science
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jean Mercier (1510-1570)
- François Estienne (1502-1553)
- François Estienne la 2-a (1536-1570)
- Mamertus Patissonius (1530-1602)
- Henri Estienne la Maljuna (1460-1520)
- Henri Estienne la Juna (1528-1598)
- Charles Estienne (1504-1564)
- Robert Estienne la 3-a (1559-1629)
- Robert Estienne la 1-a
- Thomas Smith (1513-1577)
- Robert Estienne la 4-a