Richard Feynman
Richard FEYNMAN [riĉard FAJNman] (naskiĝis la 11-an de majo 1918, mortis la 15-an de februaro 1988) estis influa usona fizikisto de la 20-a jarcento, formulinte la teorion de kvantuma elektrodinamiko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Feynman naskiĝis en Kvinzo, Novjorko en nepraktikanta juda familio. Li studis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj la Universitato Princeton.
Lia plej grava kontribuo al fiziko estas la disvolvo de la teorio de kvantuma elektrodinamiko. Pro tiu sia laboro, Feynman ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1965 kune kun Julian Schwinger kaj Tomonaga Sin-Itiro. En la disvolvo kaj ekspliko de la teorio, li kreis skemon nomatan diagramo de Feynman (aŭ Fejnmana diagramo).
Krom siaj pure sciencaj atingoj, li estis ankaŭ inspiranta lekciisto kaj amatora muzikisto. Liaj interesoj estis tre vastaj kaj lia aliro al la problemoj tre praktika. Lia karismo inter liaj kolegoj kaj disĉiploj estis enorma, tiel ke li fariĝis unu el la plej konataj fizikistoj. Krom siaj diversaj sciencaj verkoj, Feynman fariĝis konata pro alia serio de libroj, klerigaj kaj membiografiaj, inter kiuj la furora "Ĉu vi ŝercas, sinjoro Feynman?".
En la komenco de sia kariero, Feynman partoprenis en la Manhattan-Projekto, kiu disvolvis la atombombon. En la fino, mallonge antaŭ sia morto, li estis membro de la komisiono kiu prienketis la katastrofon de kosmopramo Challenger, kaj lia hipotezo pri la kaŭzoj de la akcidento, kaj la maniero kiel li tion eksplikis, donis al li ankoraŭ pli grandan famon.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fiziko estas al matematiko tio, kio seksumado estas al masturbado.
- Kara Sinjorino Chown, malagnosku la provojn de via filo instrui al vi fizikon. Fiziko ne estas la plej grava afero. Amo estas. Bondezirojn, Richard Feynman.
- Kiam vi estas solvanta problemon, ne ĉagreniĝu. Nu, post kiam vi solvas la problemon, tiam estas la tempo ĉagreniĝi.
- La mirinda afero pri scienco estas tio, ke ĝi vivas.
- Kion signifas 'kompreni'? Mi ne scias.
- Kion mi ne povas krei, tion mi ne komprenas.
- Malplaĉus al mi morti dufoje; ĝi estas tiel enuiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.feynman.com Arkivigite je 2016-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- There's Plenty of Room at the Bottom, klasika prelego de Feynman de 1959
- http://www.nobel-winners.com/Physics/richard_phillips_feynman.html
- Leteroj de Richard P. Feynman
|