Saltu al enhavo

Ribelo sur la Zeven provinciën

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝipo De Zeven Provinciën en la Malaka markolo kun super ĝi "van Berkel W-A" akvoaviadilo
Situo

Sabatvespere 4-an de februaro 1933 ribelado eksplodis sur la nederlanda militŝipo De Zeven Provinciën (La Sep Provincoj) apud la nordorienta punkto de Sumatro ĉe la rodo Oleh-leh de Kota Radja. La direkta kaŭzo por la ribelado estis la aplikado de salajroredukto de la eŭropaj kaj la indiĝenaj mararmeanoj. Post ŝipveturo dum semajno, sub la komando de ribelantoj, la ŝipo je la 10-a de februaro en la Sunda Markolo estis trafita de bombo el Dornier-aviadilo. La sekvo: 23 mortintoj kaj multaj vunditoj kaj la fino de la ribelado.

En 1928-'29 Javo kaj Sumatro estis la scenejo de impetaj ribeloj kontraŭ la koloniaj aŭtoritatoj, kaj kvankam tiuj per ĉiuj rimedoj estis terenbatitaj, la spirito de la rezistado pluvivis. Krom tio en 1929 la Granda Depresio eksplodis, kio al la kolonia ŝtatkaso en kelkaj jaroj kaŭzis deficiton de centoj milionoj da guldenoj. Malpligrandigi la elspezojn do estis la devizo kaj la mararmeanoj de la nederland-hindia floto devis engluti plurajn salajroreduktojn de 5% kaj unu de 8%. Kiam oni anoncis la trian redukton de 10%, tio estis la guto kiu faris ke la sitelo superfluis.

La Ligo de Eŭropaj Marararmeanoj tuj organizis protestkunvenon kie regis furioza etoso. Oni sendis malmildan telegramon al la registaro kaj interalie skribis ke la estraro ne prenis respondecon por agoj de la mararmeanoj, kiuj kontraŭas la dsiciplinon. Sed la registaro verŝajne pli ektimis la decidon serĉi kontakton kun la Ligo de Indiĝenaj Mararmeanoj, decido kiu rekte kontraŭis la kastospiriton de la blankaj koloniuloj. La ago sukcesis, la sekvan tagon venis la komuniko ke la salajroredukto ne okazos.

De Zeven Provinciën estis sendita por vojaĝo dum du monatoj ĉirkaŭ Sumatro. La etoso surŝipe estis sendube ne bona kaj la manĝoj por granda parto kaŭzis tion. Parto de la provianto konsistis el tielnomata militprovizo, kio dum 15 jaroj estis stokita kaj poste estis anstataŭigita per freŝa varo.

La tuta ŝipanaro konsistis el 141 eŭropaj kaj 256 indiĝenaj ŝipanoj.[1] De la oficiroj ĝi pli estis vidata kiel punŝipo. Nombro da pli maljunaj oficiroj estis dungitaj sur la ŝipo ĉar ili aliloke plenumis nekapablajn servojn aŭ montris nedisciplinan konduton. Ankaŭ kelkaj ĝenuloj, kiuj en Surabajo estis nedezirataj, estis dungitaj inter kiuj kaporal-maŝinisto Maud Boshart, ĉar li montris sin dum la ago de fino de decembro kiel eminenta sindikatano. Oni speciale avertis la komandanton P. Eikenboom de De Zeven Provinciën pro li. Ankaŭ surŝipe estis la indiĝena matroso 1-a klaso Paradja, pri kiu estis konata ke li havis bonajn kontaktojn kun naciismaj grupoj.

Motivo por la ribelo

[redakti | redakti fonton]

Je la 26-a de januaro 1933 (por indiĝenaj ŝipanoj la 30-a de januaro) envenis la mesaĝo, ke la salajroredukto tamen okazos, kvankam "nur" 7% por la indiĝenaj kaj 4% por la nederlandaj mararmeanoj. La mararmeanoj estis furiozaj pro tio kaj diversaj agoj okazis sur la floto. En Surabajo mararmeanoj volis okazigi protestkunvenon kaj kiam oni malpermesis tion ili amase servorifuzis. Dekope ili estis malliberigitaj. Protestkunveno sur De Zeven Provinciën tamen estis permesata, kondiĉe ke oni ne parolis pri salajroredukto.

En de nokto de la 3-a de februaro indoneziaj ŝipanoj decidis transpreni la gvidadon de De Zeven Provinciën kaj veturi al Surabajo por liberigi iliajn kaptitajn kameradojn. Ili ne faris konfidencon al la eŭropaj ŝipanoj, kun escepto de la prezidanto de la loka sekcio de la Ligo de Eŭropaj Mararmeanoj. Li forlasis la ŝipon, kaj vespere informis komandanton Eikenboom.

La ĝenerala prezidanto de la Ligo de Eŭropaj Mararmeanoj, Maud Boshart, havis ŝalupdeĵoron kaj dum la momento de la ribelo ne estis surŝipe. Post kiam la komandanto estis informita dum festo en la KNIL-kantino, tiu sendis leŭtenanton tria klaso al la ŝipo por inspekti la situacion (la ŝipo estis ankrita antaŭ Oleh-leh, kiu ne disponis pri haveno). La leŭtenanto estis tien transportita de Maud Boshart.

La gvidantoj de la ribelo estis Paradja kaj Gosal. La ankoraŭ ĉeestantaj oficiroj estis pelataj al la pobo de la ŝipo. Tiam estis 16 oficiroj surŝipe, 34 eŭropaj ŝipanoj kaj ĉirkaŭ 140 indiĝenoj. Maud Boshart klopodis (jes aŭ ne pro peto de la oficiroj) peradi kaj poste estis kondamnita kiel kunkulpulo.[2]

Origine la celo estis ke la ribelado eksplodus je la unua horo dumnokte. Paradja tamen posttagmeze estis surprizita kiam li rompmalfermis keston kun municio. Li povus doni la patronojn al Gosal sed li mem devis aperi, por riproĉo, ĉe la unua oficiro. Tiu ordonis al Paradja ke unue li devis vestis sin dece (li nur surhavis ŝorton kaj jakon). Paradja alarmis la tutan gvidantaron kaj sturmo de la fusilrakoj estis la sekva akto. Per tio la ribelo fariĝis fakto.

La ribelo estis enorma bato por la kolonia reĝimo. La politiko de "dividu kaj regu" tute fiaskis. Ĝi ne nur kreis fortan kontraston inter eŭropaj kaj indoneziaj dungitoj, sed ankaŭ inter la diversaj indoneziaj loĝantaraj grupoj. Manadano havis pli altan salajron ol Ambonano kaj tiu havis pli ol Javano. Sed nun la indonezianoj forigis ĉiujn barojn kaj kune laboris por veturigi De Zeven Provinciën al Surabajo. La ideo, ke indonezianoj nur povis plenumi malaltvalorajn taskojn, estis tute malpravigita. Sen iu marveturedukado matroso Paradja gvidis la ŝipon. Kiel navigisto funkciis matroso 1-a klaso Kawilaran.

La sekvan tagon la oficiroj klopodis intertrakti kun la indonezianoj sed tiuj ne volis tion. La nura konsento estis ke la komandanto povis veni surŝipe antaŭ Surabajo ne pli frue. La telegramoj kun ordonoj por kapitulaci estis responditaj en la senco de "Veturas al Surabajo. Ago celata kiel protesto kontraŭ salajroredukto kaj kaptitaj mararmeanoj".

Fino de la ribelo

[redakti | redakti fonton]

La komandanto de De Zeven Provinciën surŝipiĝis de la Aldebaran, ŝipo de la gubernia mararmeo, por klopodo kuratingi De Zeven Provinciën. La ribelantoj de ilia flanko sciigis ke se la ŝipo pli proksimiĝus ol kvin mejloj, ili ne hezitus ekpafi. La Aldebaran pro tio returnis sin.

La plej alta mararmea gvidantaro, en konsulto kun guberniestro-generalo Junkro de Jonge, decidis ataki la ŝipon tuj antaŭ ĝia enveturo de la Sunda Markolo. Oni formis eskadron kun la krozoŝipo Java, destrojeroj Evertsen kaj Piet Hein, la submarŝipoj KVII kaj KIX kaj nombro da aviadiloj. Unue oni ekfaligus avertan bombon antaŭ la ŝipo, se la ribelantoj post tio ne kapitulacus la ŝipo estus bombardita.

En la mateno de la kvina tago, vendredon la 10-an de februaro, la eskadro ekvideblis. Envenis telegramo ke se la ribelintoj ne ene de dek minutoj hisus la blankan flagon, oni uzus perforton. La ribelantoj resignalis: "Deziras ne esti ĝenataj, kaj ekveturas al Surabajo." Iom pli poste bombo falis sur la antaŭa ferdeko. Krom la materia damaĝo estis 19 mortintoj (3 eŭropanoj kaj 16 indiĝenoj), 11 severaj vunditoj de kiuj 4 pliposte mortis kaj 7 neseveraj vunditoj. Ankaŭ Paradja, la plej grava gvidinto de la ribelado, mortis. Oni rapide estingis la fajron kaj ĉiuj ribelintoj estis transportitaj per ŝalupoj.

En la novaĵmesaĝoj venis krom la komuniko ke la ribelado finiĝis, ankaŭ la mesaĝo ke la bombo senintence falis sur la ŝipo. Sed tiu komuniko ne longe validis, ĉar montriĝis ke la piloto Th.H.J. Coppers intence faligis la bombon sur la ŝipo. Tiu ege kontrastis kun la antaŭa decido de la mararmea gvindantaro, nome ke oni unue faligus avertan bombon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]