Reĝa tufkormorano
Reĝa tufkormorano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavvizaĝa kormorano (maldekstre)
kaj Reĝa tufkormorano (dekstre) (Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax carunculatus (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Reĝa tufkormorano aŭ Karunkla tufkormorano (Phalacrocorax carunculatus), konata ankaŭ kiel Novzelanda tufkormorano aŭ pli simple kiel Novzelanda kormorano, estas rara birdospecio endemia de Novzelando.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas granda (76 cm longa, 2.5 kg peza) nigrablanka kormorano (nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj) kun rozkoloraj piedoj. Aperas blankaj makuloj en la flugiloj kiel strioj kiam la flugiloj estas falditaj. Flav-oranĝaj ŝvelaĵoj (karunkloj) troviĝas ĉe la bekobazo. La griza gorĝosako iĝas ruĝeca en la reprodukta sezono kaj aperas tufkrestoj sur kronopinto. Bluaj okulringoj indikas sian parencecon kun la aliaj bluokulaj tufkormoranoj. Ili povas esti vidataj el la pramareo de la Kuka Markolo ĉe Rio Reĝino Karloto antaŭ la komenco de la Kanalo Trojo.
Habitato
[redakti | redakti fonton]La Reĝa tufkormorano loĝas ĉe marbordaj akvoj de la Riaro Marlborough kie oni konas ke ili reproduktiĝas nur sur rokaj insuletoj ĉe kvar malgrandaj lokoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheets: Duffers Reef. Sentinel Rock. Trio Islands. White Rocks. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-02-03.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Phalacrocorax carunculatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2a Decembro 2006. Kriterioj kial tiu specio estas vundebla
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildo kaj klasigo ĉe Animal Diversity Web
|