Preußisch Oldendorf
Preußisch Oldendorf | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Minden-Lübbecke | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05742 | |||||
Poŝtkodo | 32361 | |||||
Aŭtomobila kodo | MI | |||||
Oficiala Municipokodo | 05770036 | |||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Anke Korsmeier-Pawlitzky | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 3 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 12531 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 17′ N, 8° 30′ O (mapo)52.2833333333338.5Koordinatoj: 52° 17′ N, 8° 30′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 67 m | |||||
Areo | 68,78 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.preussischoldendorf.de/ | |||||
Preußisch Oldendorf estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Minden-Lübbecke de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj laŭ nombro de loĝantoj estas ties plej malgranda komunumo: Fine de decembro 2022 la urbo havis 12 531 loĝantojn.
La komunumo historie nomiĝis nur Oldendorf, "malnova vilaĝo" (platgermane Oldenduorp aŭ Aulendöppe), kaj ricevis sian nunan nomon nur en 1905, por pli facila distingo de la similnomaj komunumoj Hessisch Oldendorf, kiu troveblas 60 kilometrojn pli oriente, kaj Stadtoldendorf en distanco de 110 kilometroj pli sudoriente.
Al la komunumo krom la centra parto Preußisch Oldendorf apartenas la urbopartoj Bad Holzhausen, Börninghausen, Engershausen, Getmold, Harlinghausen, Hedem, Lashorst, Offelten kaj Schröttinghausen. La urbopartoj parte dividiĝas al pluraj kvartaloj.