Preĝejo Ĉieliro de Maria (Acsa)
Etoso
Preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Acsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Kálló |
paroĥo | en Püspökhatvan |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1780 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Acsa.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis kirko jam dum la mezepoko, kiu ruiniĝis aŭ detruiĝis dum dominado de turkoj. Christoph Anton von Migazzi konstruis novan kirkon en 1780, sed oni profitis la restintajn murojn. La altaro kaj la mebloj estis faritaj en la 18-a jarcento).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola sur montetopinto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas granda ronda fenestro, la plej supre la malalta kvadrata turo altiĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La absido estas kvadrata kaj pli mallarĝa, ol la navo, sed la alteco estas sama kun la navo.
Kermesoj okazas en la 15-an de aŭgusto.