Otto
Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.
Signifo
[redakti | redakti fonton]En malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.
Variaĵoj
[redakti | redakti fonton]Viraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -frid en signifo "paco, paca"), Othmar, Ottmar (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -mēri en signifo "fama, fabela"), Othon, Odón, Oddone kaj la franca variaĵo Eudes, foje esperantigata al la formo Eŭdo
Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta
La nomo Ulriko, pli antikve Ulriĥo kaj Udalriko, kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon: nomdonoj precipe inspiriĝis per la kristana sanktulo Udalriko de Aŭgsburgo. En ĝi post la unua parto aldoniĝas dua hindeŭropa silabo -riĥo, kiu parencas al la esperanta vorto riĉo kaj signifas ĝuste tion.
La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".
Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.
Nomtago
[redakti | redakti fonton]30-a de junio (Otto von Bamberg, kristane sanktigita)
Konataj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Regnestroj
[redakti | redakti fonton]- Regantoj de la Sankta Romia Imperio:
- "Otto-idoj" (Liudolfidoj):
- Velfoj:
- Reĝoj:
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko de Bavario, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario kiel "Béla la 5-a"
- Otto la 1-a (Grekio), 1832-1862 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Otto (Bavario), 1886-1916 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Dukoj:
- Otto la 1-a (Saksio), 880-912 duko
- Otto la 1-a (Ŝvabio), 954-982, duko de Ŝvabio kaj de Bavario, Liudolfidoj
- Otto la 1-a (Bavario), 1180-1183 duko, Vitelsbaĥoj
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario
Ekleziuloj
[redakti | redakti fonton]- Otto la 1-a (Bamberg) (ĉ. 1060-1139), episkopo de Bamberg, sanktulo.
Antaŭnomo
[redakti | redakti fonton]- Otto von Bismarck (1815-1898), germana politikisto kaj regna kanceliero
- Otto Graf Lambsdorff, (1926-2009), germana politikisto
- Otto von Habsburg, (1912-2011), germana politikisto
- Otto Hahn (1879-1968), germana kemiisto
- Otto Lilienthal (1848-1896), germana inĝeniero
- Otto Waalkes (* 1948), germana humuristo
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Familia nomo
[redakti | redakti fonton]Similaj viraj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Oto, latine Otho, 69 romia imperiestro
- Odo aŭ Eŭdo la 1-a, france Eudes, 888-898 franca reĝo
- Odo aŭ Eŭdo de Akvitanio, 700-735 duko
- Odo la 1-a (Burgonjo), ?-1102, Burgonjo
- Odo de Cluny
- Odo de Bayeux
- Sankta Oda de Canterbury
Similaj virinaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Odilia, franca sanktulino
Disvastigo en Germanlingvio
[redakti | redakti fonton]De la fino de la 19-a jarcento ĝis meze de la 1910-aj jaroj, la nomo Otto en Germanlingvio estis unu el la dek plej popularaj knaboj antaŭnomoj. Tiam ĝia populareco iom post iom malkreskis, eĉ signife ekde la 1940-aj jaroj. Ĝi apenaŭ estas donita ekde la fino de la 1950-aj jaroj.[1]
Ceteraĵoj
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.