Ostrava baseno
Ostrava baseno | |
germane: Ostrauer Becken, pole: Kotlina Ostrawska | |
baseno | |
En antaŭaĵo Palkovické podhůří, municipo Palkovice, dekstre akva rezervujo Olešná, en fono Ostrava baseno
| |
Oficiala nomo: Ostravská pánev | |
Ŝtato | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Historiaj regionoj | Silezio, Moravio |
Parto de | N. Eksterkarpataj malaltaĵoj |
Subtutaĵoj | 8
|
Akvejo | Odro, Opava, Ostravice, Olše |
Koordinatoj | 49° 50′ 00″ N 18° 22′ 00″ O / 49.83333 °N, 18.36667 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Kouty |
- alteco | 333 m s. m. |
Areo | 486,00 km² (48 600 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Kouty enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Ostravská pánev | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ostrava baseno (ĉeĥe: Ostravská pánev, pole: Kotlina Ostrawska , germane: Ostrauer Becken) estas geomorfologia tutaĵo en norda Moravio kaj en Silezio en geomorfologia regiono Nordaj Eksterkarpataj malaltaĵoj. La norda parto de Ostrava baseno kreas ĉeĥa-polan ŝtatlimon en Moraviasilezia regiono.
La plej alta pinto estas Kouty kun supermara alteco 333 m s. m. Tio estas ebenaĵo preskaŭ plata montetaro, tra kiu trafluas rivero Odro kaj ties alfluantoj (Opava, Ostravice kaj Olše). Temas pri dense enloĝata kaj urbanigita regiono de (ostrava aglomeraĵo). Oni minis ĉi tie nigran karbon, aperas ĉi tie peza industrio. Ĉi tie ankaŭ troviĝas etnografia regiono Laĥio.
La plej malalta punkto de Ostrava baseno kaj samtempe ankaŭ de Moraviasilezia regiono estas kunfluejo de Odro kaj Olše 195 m s. m., kie Ostrava baseno transiras en Valkaldronon Racibórz en Pollando.
Plej gravaj urboj estas Ostrava, Karviná kaj Havířov.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Geografický místopisný slovník světa, Academia, Praha 1993, ISBN 80-200-0445-9