Observatorio de Majorko
Observatorio de Majorko | |
Observatorio | |
Observatorio de Majorko
| |
Oficiala nomo: Observatorio Astronómico de Mallorca | |
Kromnomo: OAM | |
Lando | Hispanio |
---|---|
Municipo | Costitx |
Supermara alteco | 206 m s. m. |
Koordinatoj | 39° 38′ 33.1″ N 2° 57′ 1.86″ O / 39.642528 °N, 2.9505167 °O (mapo) |
Estiĝo | majo 1991 |
Posedanto | Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko (depost 2017) |
Situo de la observatorio en Hispanio
| |
Retpaĝo: http://www.oamallorca.org/nueva-web-oam | |
La Observatorio de Majorko (OAM) estas astronomia observatorio fondita en majo 1991 en la insulo Majorko (Balearoj Hispanio), sude de Costitx. Ĝia MPC kodo estas 620.[1] Ĝi estas la unua astronomia centro en la aŭtonoma komunumo kaj la provinco de Balearoj. Ĝi nun estas estrita de la astronomo Salvador Sánchez.[2]
La Observatorio estas pioniro inter la hispanaj observatorioj kaj uzas robotajn teleskopojn ; kvar el ili estas en la Observatorio de La Sagra (Almerio) por la studo de malgrandaj korpoj de la sunsistemo.
Granda planetario dependa de la Observatorio de Majorko proponas publikajn seancojn. The Open University estas unu el la multenombra akademiaj institucioj, kiuj funkciigas somerajn kursojn ĉe tiu observatorio.
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]Minor Planet Center kreditas la Astronomia Observatorio de Majorko de la malkovro de 2730 numerotitaj asteroidoj inter 1999 kaj 2014.[3] sub la nomo AOM. Astronomoj de la OAM malkovris potence danĝerajn objektojn kiel (216258) 2006 WH1.
En 2013 forta supernovao ; SN 2013dv, estis malkovrita en galaksio malproksima de 575 milionoj da lumjaroj. Tiu malkovro estis konfirmita de la Universitato Harvard kaj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.[4]
Bankroto
[redakti | redakti fonton]En 2015 la observatorio bankrotis, ŝuldante 1,8 milonojn da eŭroj al kreditoroj inter kiuj la sociala sekureco. Post aŭkcio, ĝi estis aĉetita de la Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko : establaĵo ad hoc fondita en 2017 en kunlaboro kun ESA kaj du hotelaj grupoj : Iberostar kaj Jumeirah.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ Granda asteroido pasas "razante" la Teron ; el 20 minutos, 5-a de marto 2009(hispane)
- ↑ MPC Listo de asteroidaj malkovrintoj laŭ nombro da malkovroj(angle)
- ↑ La Observatorio de Majorko malkovras supernovaon je 575 milionoj da lumjaroj, el ABC ciencia, 30-a de julio 2013(hispane)
- ↑ Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko, oficiala paĝaro Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine(hispane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Iama oficiala TTT-ejo de la Observatorio de Majorko (Arkivo)
- hispane Nova TTT-ejo de la Observatorio de Majorko Arkivigite je 2019-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
Likvidado kaj reaĉeto de la observatorio
- hispane Deklaro de bankroto de la Astronomia Observatorio de Majorko ; el PART FORANA 18-a de novembro 2015
- hispane La Astronomia Observatorio de Majorko de Costitx vendata por 1,7 milonoj da eŭroj; el Ultima Hora 21-a de marto 2017
- hispane El Astronomia Observatorio de Costitx ŝuldas al la kreditoroj 1,8 milonojn da eŭroj ; el Ultima Hora 22-a de marto 2017
- angle La direktoro akuzata pro la likvidado de la Observatorio ; el Majorca Daily Bulletin23-a de marto 2017
- hispane La malferma milito inter iamaj asociitoj minacas la daŭriĝon de la Observatorio de Costitx ; el Diario de Mallorca 30-a de aprilo 2017
- hispane La Konsilantaro aŭdos la subvenciojn de la Observatorio por malkoveri neregulaĵojn ; el Ultima Hora 11-a de aŭgusto 2017
- hispane La Observatorio de Majorko asertas, ke estas la ento, kiu petis esti kontrolata ; el Ultima Hora 12-a de aŭgusto 2017
- hispane Universitato de Sauda Arabio interesita al la aĉeto de la Observatorio de Costitx ; el Ultima Hora 13-a de marto 2018
- hispane Hotelo kaj universitato, eblaj uzoj de la Observatorio de Costitx ; el Ultima Hora 12-a de marto 2018
- hispane Katalunio Firmao interesita pri transformi la observatorion de Majorko en hotelo ; el Tourinews 14-a de marto 2018
- hispane Prestiĝa centro en bankroto, kiu atendas investiston ; el Diario de Mallorca 21-a de majo 2018
- hispane La Observatorio de de Majorko volas fariĝi tourisma spektaklo "Preni la sciencon kiel sakon" ; el El Confidencial 8-a de oktobro 2018
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Astronomical Observatory of Mallorca en la angla Vikipedio.