Nils Edén
Aspekto
Nils EDÉN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1871 en Piteå, historia provinco Norda Botnio (Norrbotten), mortis 73-jara la 16-an de junio 1945 en Stokholmo) estis sveda historiisto kaj liberala politikisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo. Nils Edén funkciis kiel ĉefministro de Svedio de 1917 ĝis 1920, kaj kune kun Hjalmar Branting konsideriĝas la kunarkitekto de la transiro de Svedio de konstitucia monarkio ĝis plene parlamenta demokratio kun egala vira kaj ina balotrajto.
|