Neustadt en Saksio
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt. |
Neustadt | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde of Germany | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro | |||||
Urborajtoj | Urbo | |||||
Telefona antaŭkodo | 03596 | |||||
Poŝtkodo | 01841 - 01844 | |||||
Aŭtomobila kodo | PIR | |||||
Oficiala Municipokodo | 14628260 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Elsner | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 01844 Neustadt in Sachsen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11888 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 1′ N, 14° 13′ O (mapo)51.02388888888914.216666666667Koordinatoj: 51° 1′ N, 14° 13′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 340 m | |||||
Areo | 83,05 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.neustadt-sachsen.de/ | |||||
Neustadt en Saksio (germane Neustadt in Sachsen) estas urbo de Germanio, kiu situas en la federacia lando Saksio inter la Elba Grejsmontaro kaj la Luzacia Montaro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 888 loĝantojn. Ekde la 1-a de aŭgusto 2008 la komunumo estas parto de la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). Ĝis la 31-a de julio ĝi apartenis al la distrikto Sächsische Schweiz, kiu kunfandiĝis kun la iama distrikto Distrikto Weißeritz al la nova distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge.
Unuafoje oni dokumente menciis Neustadt en 1333 kiel urbon kun orminado. La fondintoj estis ministoj el Freiberg. Tiam la urbo apartenis ankoraŭ al Bohemio. En la jaroj 1433 kaj 1451 per aĉeto respektive interŝanĝo venis unue duono, poste la dua duono en saksan posedon. Neustadt situis ĉe multe uzata salovojo, kiu kondukis de Halle tra Stolpen al Bohemio. Pro tio la signifo de la urbo kreskis dum la unuaj jarcentoj de ĝia ekzisto.
Ekde la 18-a jarcento la urbon tuŝis ankaŭ pilgrima vojo de Bautzen al la bohema sanktejo Mariaschein (Brilo de Maria), hodiaŭ Bohosudov, urboparto de la ĉeĥa urbo Krupka.
Neustadt en Saksio konsistas krom la ĉefa urboparto el la komunumpartoj Berthelsdorf, Krumhermsdorf, Langburkersdorf, Niederottendorf, Oberottendorf, Polenz, Rückersdorf kaj Rugiswalde.
La mezaltmontara pejzaĝo ofertas milde stimulan klimaton kaj bonajn eblecojn ripozi. Tra arbaro, kampoj kaj pratoj kondukas bone signita, ampleksa reto de migro- kaj biciklovojoj. Neustadt disponas pri la plej granda amuzbanejo de orienta Saksio.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Adolph August Struve, kuracisto
|