Neĝokolombo
Neĝokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Neĝokolombo (Columba leuconota) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas en Azio en altaj montaraj regionoj.
Pli precize tiu ĉi specio troviĝas en Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.
La Neĝokolombo aspektas tre simile al la rokkolombo. Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale, sed la kapo estas tre malhela kaj ne rimarkindas blanka ceraĵo kiel ĉe aliaj samgenranoj, sed tre malhelgriza. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj. La dorso estas pli helgriza ol la cetero de la korpo kaj tie kontrastas nigraj flankaj strioj. La vosto havas nigran finan strion tre kontrastan kun la antaŭa helgriza parto. Ankaŭ subaj partoj estas helgrizaj. Ĝi estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Columba leuconota. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.