Nagykanizsa
Nagykanizsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Nagy álmok, nagy lehetőségek, Nagykanizsa. | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 502 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 286 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 27′ N, 17° 0′ O (mapo)46.45583333333316.9975Koordinatoj: 46° 27′ N, 17° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 148,4 km² (14 840 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nagykanizsa [+] | |||||
Nagykanizsa [nadjkaniĵa], en esperanto Nadjkaniĵo, estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala (havanta departementorajton), fine en Distrikto Nagykanizsa, kies centro estas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste keltoj, romianoj kaj avaroj alvenis. La unua hungara mencio okazis en 1245 en formo ăterra Knysa, la fortikaĵo aperis en dokumento en 1323. Dum la mezepoko ĝi estas kamparurbeto. En 1532 la turkoj detruis, en 1600 okupis kaj la komunumon kaj la fortikaĵon. Dum la turka erao ĝi estis grava loko kaj centro de regiono. En 1690 oni reokupis la urbon. En 1703 la fortikaĵo plene estis malkonstruita. Dum la historio la urbo estis ankaŭ rivalo de Zalaegerszeg.
Fine de la 19-a jarcento la supre menciita fervojo ekfunkciis. Prosperis la komercado, kiun la packontrakto en 1920 interrompis. La urbo trovis sin ne tro for de la novaj landlimoj.
En la urbo funkcias teatro, 10 da bazlernejoj, 6 da mezlernejoj kaj 1 altlernejo.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Nagykanizsa situas en valo de kanalo Principális, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatono-Zagrebo-Adriatiko, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Vizito de Maria (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Sankta Pompilio (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Patrono de Hungaroj (Nagykanizsa)
romkatolika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagykanizsa)
Kalvinana preĝejo (Nagykanizsa)
Luterana preĝejo (Nagykanizsa)
Hospitala kapelo (Nagykanizsa)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Nagykanizsa naskiĝis kaj mortis: ornitologo Gyula Barthos
- En Nagykanizsa naskiĝis:
- aktoroj Lajos Balázsovits kaj Jenő Danis
- aktorinoj Ilona Bencze kaj Éva Vári
- arkitekto Ferenc Cságoly
- dramaturgo Győző Duró
- eklezia historiisto Gábor Adriányi
- fizikistoj Gábor Szabó kaj Győző Zemplén
- historiistoj Ferenc Fejtő kaj Béla Iványi
- inĝeniero Károly Kaán
- kalvinana episkopo János Kanizsai Pálfi
- kantisto Mária Zádori
- kemiisto Klára Tóth
- Ferenc Farkas (komponisto)
- kuracistoj Veronika Ádám, József Babocsay, Károly Pius Koller kaj József Makovitzky
- Károly Rédei (lingvisto)
- ministro Zsigmond Kunfi
- politikisto Zoltán Szántó
- reĝisoro Sándor Hevesi
- verkisto Bulcsu Bertha
- En Nagykanizsa mortis:
- József Andor (arbarinĝeniero)
- episkopo Lajos Bitnitz
- instruisto Sándor Mikola
- nobela juĝisto Ferenc Viosz
- verkisto kaj esperantisto János Rózsás
Politiko
[redakti | redakti fonton]La nuna urbestro estas László Balogh (Fidesz-KDNP).
La urba asembleo, elektita en 2019, konsistas el 15 membroj (1 urbestro, 10 rekte elektitaj kaj 4 kompens-listaj membroj). La asembleo estas dividita en ĉi tiujn politikajn partiojn kaj aliancojn:[1]
Partio | Sidlokoj | Nuna urba asembleo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Opozicia koalicio | 8 | ||||||||
Fidesz-KDNP | 7 |
La opozicia koalicio konsistas el la koalicio de DK-Jobbik-LMP-MSZP-Momentum.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Tie okazis la 74-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 2001.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Városi közgyűlés tagjai 2019-2024 - Nagykanizsa (Zala megye). Alirita 2019-11-24 .
- (hungara) Pri Nagykanizsa[rompita ligilo]
- (hungara) Pri Nagykanizsa
|
|