Saltu al enhavo

Muzeo Zsolnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzeo Zsolnay estas daŭra ekspozicio en la strato Káptalan, numero 2. en kiu estas videblaj la ornamaj produktoj de la fabriko laŭ kronologia ordo, pli detale grupigitaj eĉ laŭ stiloj kaj plan-artistoj. En la kadro de la ekspozicio estas prezentataj ankaŭ la mebloj, hejmaj instalaĵoj kaj ornamaj objektoj de la familio Zsolnay, cetere pentraĵoj, desegnaĵoj kaj fotoj pri ili.

Pri la domo enhavanta la muzeon oni trovas la unuan noton el 1324. Plurfoje oni trakonstruis ĝin. Sur ĝia fronta muro (fasado) estas videblaj restaĵoj de renesancaj freskoj. En 1477 en tiu ĉi domo kapitulestro Georgo Handó fondis la unuan publikan bibliotekon de Hungario. (Noto de la tradukinto: Mi ne povis decidi, ĉu la biblioteko de Klimo estis la unua, aŭ tiu de Handó. Ambaŭ institutoj postulas tiun rangon.)

La fabrikon fondis Nikolao Zsolnay, komercisto de Pécs, en 1853 por sia filo. La gvidadon de la malgranda manufakturo kun kelkaj laboristoj en 1865. transprenis Vilhelmo Zsolnay, kiu en la komencaj jaroj okupiĝis pri la plibonigo de teknologio kaj pri eksperimentoj koncerne substancojn. Li atingis sian unuan sukceson en la tutmonda ekspozicio de Vieno en 1873. La tutmonda ekspozicio de Parizo en 1878 alportis por Vilhelmo Zsolnay internacian sukceson. Pro lia inventaĵo, pro la porcelana fajenco, ornamita per alt-temperature bakita emajlo, li gajnis la oran medalon de la ekspozicio, kaj li estis distingita de la franca registaro per la Honora Legio (Légion d' Honneur).

En la lasta triono de la 19-a jarcento la ornamaj ceramikaĵoj estis kreitaj laŭ la karaktero de historiismo. La malkovrado kaj praktikado de diversaj stilaj formoj, kulturoj, teknologioj havis grandan rolon en la elformiĝo de la art-industrio kaj en la planado de art-nivelaj objektoj.

La ornamitaj vazoj „verde antique” (antikve verdaj) ricevis sian nomon pri la verda emajlo, ili estis karakterizaj produktoj en la jaroj inter 1870 kaj 1880. En tiuj jaroj ankaŭ Vilhelmo Zsolnay mem planadis. La servico, ornamita per kobaltkrajona desegnaĵo, produktita por grafino Degenfeld, verŝajne realiĝis laŭ liaj planoj. Ekde 1857. ankaŭ liaj filinoj, Tereza kaj Julia, partoprenis la planadon. Ili komencis kiel aŭtodidaktoj, sed ili rapide atingis la altnivelan artindustrian kvaliton. Tereza adaptis popolartajn figurojn kaj figurojn de la "aristokrata brodado", Julia planadis laŭ orientalisma stilo. Ŝi preferis preni la formojn de la otomana-turka kaj japana artoj. La pol-devena edzo de Julia, s-ro Tadeo Sikorski ekde 1883 laboris por la fabriko, multaj altnivelaj artaj planoj ligiĝas al lia nomo. Vilhelmo Zsolnay surbaze de siaj eksperimentoj inventis la tielnomatan "eozin-emajlon", kiu estis prezentita en la Tutlanda Miljariĝa Ekspozicio en 1896. La teknologio de eozen-emajlo inspiris la disvolviĝon de nova stilo, la secesiismo**.

Post la morto de Vilhelmo Zsolnay en 1900 lia filo ekgvidis la fabrikon. Ĉirkaŭ 1910 la formoj kaj teknologio de ornam-objektoj simpliĝis, la produktado de malgrandaj ornam-objektoj estis preferata.

La prosperan periodon de la fabriko interrompis la unua mondmilito. Post la packontrakto de Trianon la fabriko perdis la plejparton de siaj aĉetantoj kaj material-fontoj. Inter la du mondmilitoj la fabriko produktis ĉefe porcelanajn figurojn kaj ornam-vazojn pentritajn sub la emajlo, sed meze de la jaroj inter 1920 kaj 1930 ankaŭ la eozin-emajla teknologio estis rekondukita, kvankam laŭ realigo pli modesta.

Ekde la fino de la 19-a jarcento la financan bazon de la fabriko donis la produktado de konstruaj ceramikaĵoj, forno-kaheloj, murkaheloj, poste ankaŭ produktado de instalaĵoj por banĉambroj. La fabriko Zsolnay en 1948. estis alŝtatigita. Eĉ nuntempe ĝi funkcias sub la nomo Porcelanmanufakturo Zsolnay, respektive Porcelanfabriko Zsolnay.

    • Secesiimo: apenaŭ difinebla stilo en la fino de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a. En diversaj landoj ĝi havis tute diversajn nomojn.

Aŭstrio: Sezession; Francio: art nouveau; Britanio: modern style; Germanio: Jugendstil kaj Wellenstil; Hispanio: modernismo; Italio: stile floreale; Usono: Tiffany style