Niktereŭto
Niktereŭto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nyctereutes procyonoides (Gray, 1834) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Niktereŭto aŭ mustel-hundo[1] (scienca nomo: niktereŭto procionsimila; scienclatine: Nyctereutes procyonoides; el la greka: "noktovagulo simila al prociono") estas biologia specio de kaniseda rabobesto simila al mustelo aŭ prociono, precipe danke al masko en la vizaĝo. La specio nature loĝas en orienta Azio (Japanio, Koreio, orienta Ĉinio, orienta Siberio); enkondukita en Eŭropan Rusion, ĝi disvastiĝis en orienta Eŭropo, ĝis Germanio,[2] Svislando[3] kaj nordorienta Italio.[4]
Eŭropa Unio difinis mustelhundon invada fremda specio, kio signifas, ke la membroŝtatoj devas haltigi ĝian disvastiĝon kaj laŭeble ekstermi la specion (Reglamento 2017/1263 de la Komisiono de la 12-a de julio 2017).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La hararo de niktereŭto aŭ mustel-hundo estas delikata, flavbruna, sur la dorso trikolora. La besto longas 60 cm, la vosto 15 cm. La mallongaj kruroj donas impreson, ke mustel-hundo kuras kaŭrante. Etaj oreloj preskaŭ malaperas en densa hararo, kiu estas alte taksata en la pelt-industrio.
Mustelhundoj manĝas insektojn, limakojn, ranojn, lacertojn, etajn mamulojn kaj birdojn. Ilia frandaĵo estas ovoj de fazanoj, tetraoj, perdrikoj, anasoj, pro kio ili estas persekutataj de ĉasistoj kiel malutilaj bestoj.
Ili loĝas en malsekaj lokoj proksime de riveroj kaj lagoj. Ili vivas duope kaj elfosas komunan truon en la tero. Ili pariĝas en marto kaj aprilo, la gravedeco daŭras 63 tagojn, la femalo naskas 6-8 idojn, sed ankaŭ 12. Post du semajnoj la idoj malfermas la okulojn, unu monaton ili estas mamnutrataj kaj post kvaronjaro memstariĝas. Vintron ili tradormas.
Mitologio kaj folkloro
[redakti | redakti fonton]Niktereŭtoj aperas ofte en japana folkloro (japane: 狸 aŭ タヌキ, Tanuki), vidu la subajn fotojn de la ceramikaj Tanuki. La folklora niktereŭto estas petolema kaj gaja, kaj fakulo de formoŝanĝiĝado. Ĝin mencias, krom interrete troveblaj tekstoj, ankaŭ Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", kaj ĝian scienc-arome strangan nomon niktereŭto uzas japanaj esperantistoj ankaŭ parole.
-
du niktereŭtoj ripozantaj
-
Ceramika statueto de Tanuki (japane: 狸 aŭ タヌキ)
-
Ceramikaj statuetoj de Tanuki (japane: 狸 aŭ タヌキ)
-
La spuroj de niktereŭto
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En vikipedio ĝis februaro 2024 estis artikolo mustel-hundo jam de 2003 kaj aldona teksto niktereŭto de 2005, kiujn necesis kunigi. Bedaŭrinde PIV tute ne mencias la biologian specion, do malfacilas decidi kiu titolo estos tiu de la unuigita teksto. Provizore, la prefero estu la pli faka, zoologia nomo.
- ↑ Drygala, F. (2008). “Habitat use of the raccoon dog (Nyctereutes procyonoides) in north-eastern Germany”, Mammalian Biology – Zeitschrift für Säugetierkunde 73 (5), p. 371–378. doi:10.1016/j.mambio.2007.09.005.
- ↑ Marderhund. KORA. Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2017-07-30.
- ↑ Fauna, l'Ateneo di Udine fotografa un nuovo mammifero (itale). Università degli Studi di Udine (2005-07-15). Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2017-07-30.