Monumento por Franz Liszt (Vajmaro)
Fama Liszt-monumento (germane: Liszt-Denkmal) troviĝas en Vajmaro, Germanujo, proksime de Liszt-domo. Ĝin oni senvualigis en la 31.5.1902.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekis la monumenta senvualigo per solena antaŭfestaĵo en formo de koncertvespero en la 30-a de majo 1902 en la Vajmara kortega teatrejo. Ĉeestis amikoj de Liszt, muzikistoj kaj politikaj aŭtoritatuloj. Poste oni kunvenis en diversaj lokaloj por intelekte pridiskuti la gravecon de Liszt. La sekvan tagon muziko, paroladoj, flaga ornamo ankaŭ ne mankis; post la senvualiga ceremonio estis deponitaj surlokaj multaj florkronoj, ankaŭ fare de elstaruloj fremdlandaj. Ankaŭ tiam estis diversaj pluaj paroladoj. En la ĵurio monumentkrea estis i.a. Adolf von Hildebrand kaj Max Klinger[2] kaj la fotan dokumentadon liveris Louis Held mem. Fakte temis ne nur pri monumento por certa genia unuopulo sed por la tuta t.n. arĝenta epoko de Vajmaro, kiun Liszt kun multaj aliaj gravuloj elfaris.[3]
Detaloj
[redakti | redakti fonton]Meze sur piedestalo starigita statuo de Franz Liszt estas de marmoro el Laas kun alteco de 2,50 metroj, verko de la munkena skulptisto Hermann Hahn. Montras ĝin Liszt kun talaro, realisme, kun rulumita muziknotfolio en la maldekstra mano. La fronton de la piedestalo ornamas ŝtona krono borderite de duonronda podio el kolora naturŝtonmozaikpavimo. En ĝi troviĝas du benkoj el flava-blanka kalko kun fosilaj restoj. Antaŭe estas trettabulo el bunta naturŝtono.[4] La komplekso similas al la Pompeja benko je Ilm-parko, aĵo estanta jarcenton pli aĝa.
Najbarece
[redakti | redakti fonton]La spektoakson inter monumento kaj Liszt-domon detruis la rusoj post 1945 per aranĝo de honorarbareto por falintaj soldatoj de la Ruĝa Armeo. En 1976 la municipa administrantaro starigis buston por la hungara poeto Sándor Petőfi, en proksimeco de la Liszt-monumento. Mór Jókai, kiu estis amikiĝinta kun Petőfi, ja verkis pri li la baladon Amo de la mortinta poeto, kiun muzikigis Franz Liszt. Temas pri la forpasinta Petőfi, kiu entombe ne povas kvietiĝi daŭre ĝenante iamajn familianojn/amikojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francke: "Franz Liszt und Weimar. Zur Enthüllung des Denkmals", ĉe: Königlich privilegierte Berlinische Zeitung, 31.5.1902
- ↑ Park an der Ilm, eldonis Klassik Stiftung Weimar, Deutscher Kunstverlag, Berlin 2021, p. 95
- ↑ Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, p. 81. ISBN 978-3-95498-072-7 La titolo por la katalogero 45 estas: "Ein Denkmal für das Silberne Zeitalter"
- ↑ Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Art.: "Liszt-Denkmal", ĉe: Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 280-281, ISBN 978-3-412-20057-2.