Saltu al enhavo

Modernisma literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakulo pri modernisma literaturo David Thorburn vidis ligojn inter literatura stilo kaj impresionismaj pentristoj kiel ekzemple Claude Monet. Modernismaj verkistoj, kiel la pentraĵoj de Monet de akvaj nimfeoj, sugestis konscion pri arto kiel arto, malaprobis realismajn interpretojn de la mondo kaj dramigis "veturadon al la abstraktaĵo" [1].

Modernisma literaturo estas la fikcio, la poezio kaj dramo modernisma, verkita je la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, ĉefe en Eŭropo kaj Nordameriko. Modernistoj konscie rompis la tradiciajn leĝojn de literaturo kaj eksperimentis per novaj formoj de skribo, kiel Ezra Pound diris, "Make it new" (Faru ĝin nova, aŭ novaĵo). Modernisma literaturo estis unuflanke ekstremisma de enamiĝo, kun la subjektiva "mio" de la verkisto en la centro, kaj aliflanke klasikismo, kie la verkisto turnas la dorson al la "mi" kaj metas la objektivan mondon en la centron.

Disvolviĝo

[redakti | redakti fonton]

La kronologiaj limoj de modernisma literaturo estas kontestataj. Multaj el la teoriuloj kaj historiistoj de literaturo vidis 1910 kiel la komencjaro de modernisma literaturo. [2] Virginia Woolf, en prelego de 1924, diris: "En decembro aŭ proksimume decembro de 1910 la homa karaktero ŝanĝiĝis [...] kaj kiam homaj rilatoj ŝanĝiĝas tiam ekzistas samtempe ŝanĝoj en religio, konduto, politiko kaj literaturo." [3] Graham Hough ankaŭ argumentis en sia grava libro "Image and Experience: Studies in a Literary Revolution" (1960) ke "la jaroj inter 1910 kaj 2-a Mondmilito vidis revolucion en anglalingva literaturo, de tia granda graveco kiel la romantikisma en la antaŭa jarcento." [4] Eĉ kritikistoj poste sugestis tempajn limojn pri 1910-1930, [5] 1910-1945 [6] kaj 1910-1939. [7] Aliflanke, Malcolm Bradbury kaj James McFarlane antaŭas la komencan jaron al la 19-a jarcento kaj proponas la 1890-1930 kiel templimon. [8]

Angl-usonaj kritikistoj konsideras la komencojn de modernisma literaturo en la dua duono de la 19-a jarcento en Francio, kaj la unua kvarono de la 20-a jarcento kiel ĝia pinto. La jaro 1922 estas konsiderita la glortempo de modernisma literaturo ĉefe pro la verkoj Ulysses de James Joyce, The Waste Land de T. S. Eliot, Duineser Elegien de Rainer Maria Rilke kaj pli.

Koverto de la unua eldono de Reĝo Ubu de franca verkisto Alfred Jarry.

Karakterizaĵo de moderneco povas esti atribuita ankaŭ al antaŭmodernaj verkistoj, kiel ekzemple la romia poeto Katulo, la franca François Villon de la Renesanco kaj John Donne anglulo de la 17-a jarcento. Verkistoj Gustave Flaubert, Emile Zola kaj Fjodor Dostojevskij certe influis la modernisman romanon. [9]

La teorioj de Sigmund Freud kaj Ernst Mach influis la fruajn modernismajn verkistojn. Fruaj modernaj verkoj inklude de Alfred Jarry Reĝo Ubu de 1896 kaj de Joseph Conrad "Heart of Darkness" (Koro de Mallumo) de 1902. Franz Kafka traktis la senton de homa senhelpo fronte al la maldiafana burokratio. En la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito, la fluo de imagismo kulminis gvidata de Ezra Pound, kiu rekomendis minimumisman poetikon.

Post la unua mondmilito, modernismo iĝis pli kunigita, ĉar verkistoj vidis la hororojn infliktitaj al la homaro per la monda milito. Dum tiuj jaroj ekzistis konscifluo kiu emfazis la animon de la rolulo kaj ĝian vidon de la mondo. Inter la ĉefaj verkistoj en ĉi tiu fluo estis James Joyce kaj Virginia Woolf. Aliaj verkoj traktis nevolan memoron, "Reserĉe al la perdita tempo" de Marcel Proust kiu eldoniĝis de 1913 ĝis 1927 kaj tiu estas el la plej elstaraj. En Parizo funkciis la perdita generacio de usonanoj, inter la gravaj membroj de tiu ĉi grupo estis Ernest Hemingway, T. S. Eliot, Francis Scott Fitzgerald kaj Gertrude Stein. En la modernisma rusa literaturo funkciis la skoloj de simbolismo (Andrej Belij, Aleksander Blok), akmeismo (Nikolaj Gumilov, Anna Aĥmatova) kaj futurismo (Vladimir Majakovskij). Post la rusia revolucio de 1917 multaj el la verkistoj forlasis sovetan Rusion favore al Eŭropo, sed estis ankaŭ tiuj kiuj subtenis la novan reĝimon.

Gravaj modernaj verkoj daŭre aperis dum la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj. En Eŭropo dum tiu ĉi periodo aperis la verko de David Herbert Lawrence "Lady Chatterley's Lover" (La amanto de Lady Chatterley), kaj la Generacio de la 27a kiu laboris en Hispanio kaj serĉis malproksimiĝi de la hispana poezi-tradicio de la 19-a jarcento (inter la plej elstaraj estas Federico García Lorca kaj Vicente Aleixandre), Bertolt Brecht (sekvante la stilon de la ne-aristotela dramo kaj la epopea teatro), Hermann Broch, W. H. Auden, Basil Bunting, Hugh MacDiarmid kaj pli, en Usono: Hart Crane, Marian Moore, William Faulkner, William Carlos Williams kaj pli. Lu Xun estas konsiderita la antaŭulo de modernismo en la ĉinlingva literaturo. Sadegh Hedayat estas konsiderita la antaŭulo de la modernisma fluo en irana literaturo.

La esprimo "malfrua modernismo" rilatas al verkoj publikigitaj post la 1930-aj jaroj. [2] Inter la verkistoj kaj fluoj kiuj funkciis dum tiu ĉi periodo estas la Teatro de la Absurdo (Samuel Beckett, Eugène Ionesco, Harold Pinter, Edward Albee ) kaj Literaturo de la Absurdo (Jean-Paul Sartre, Albert Camus) en la 1940-aj jaroj, la 50-aj kaj 60-aj, ili estis la posteuloj de la fluo de ekzistadismo kaj okupiĝis pri fremdiĝo kaj absurdaĵo. Postmodernisma literaturo venis post modernisma literaturo en la dua duono de la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Por plia legado

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. David Thorburn, MIT, The Great Courses, The Teaching Company, 2007, Masterworks of Early 20th-Century Literature, vidu p. 12 de gvidilo Parto I, Alirita la 24an de Aŭgusto, 2013
  2. 2,0 2,1 Morag Shiach, "Periodizing Modernism", en: Peter Brooker, Andrzej Gąsiorek, Deborah Longworth, and Andrew Thacker (eld.), The Oxford Handbook of Modernisms, Oxford Handbooks Online, Oxford University Press.
  3. Virginia Woolf, "Character in Fiction", en David Bradshaw (eld.), Virginia Woolf: Selected Essays, Oxford: Oxford University Press, 2008, p. 38.
  4. Graham Hough, Image and Experience: Studies in a Literary Revolution, London: Duckworth, 1960, p. 5.
  5. Peter Faulkner, Modernism, London: Methuen, pp. 13-65.
  6. Jane Goldman, Modernism 1910–1945: Image to Apocalypse, Basingstoke: Palgrave, 2004.
  7. John Smart, Modernism and After: English Literature 1910–1939, Cambridge: Cambridge University Press, 2008.
  8. Malcolm Bradbury and James McFarlane, Modernism: A Guide to European Literature 1890–1930, Harmondsworth: Penguin, 1976, p. 20.
  9. Jeff Wallace, "Modernists on the art of fiction", in Morag Shiach (eld.), The Cambridge Companion to the Modernist Novel, Cambridge: Cambridge University Press, 2007, pp. 15-32.