Ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin
Aspekto
Ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin | ||
---|---|---|
registaro • franca registaro | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin | ||
Dum | 6-a de majo 2002 - 17-a de junio 2002 | |
Antaŭulo | Ministraro de Lionel Jospin | |
Sekvanto | Ministraro dua de Jean-Pierre Raffarin | |
La ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin estas:
- la 29-a ministraro de la Kvina Franca Respubliko
- la kvara ministraro nomumita de prezidento Jacques Chirac (la unua el lia dua mandatperiodo)
Ĝi oficis de la 7-a de majo 2002 ĝis la 17-a de junio 2002, t.e. dum 41 tagoj.
Ĝi estis nomumita tuj post la reelekto de Jacques Chirac kiel prezidento, kaj laŭ la franca tradicio eksiĝis tuj post la deputitara baloto. Prezidento Chirac renomumis Jean-Pierre Raffarin kiel ĉefministron, kiu sekve konsistigis duan ministraron.
Konsisto laŭ la ministraj kategorioj
[redakti | redakti fonton]Ministroj
[redakti | redakti fonton]- Ministro pri enlando, enlanda sekureco kaj lokaj liberecoj: s-ro Nicolas Sarkozy
- Ministro pri socialaj aferoj, laboro kaj solidareco: s-ro François Fillon
- Ministro pri justico: s-ro Dominique Perben
- Ministro pri eksterlando, kunlaboro kaj franclingvanaro: s-ro Dominique de Villepin
- Ministro pri defendo kaj eksmilitistoj: s-ino Michèle Alliot-Marie
- Ministro pri junularo, nacia edukado kaj esploro: s-ro Luc Ferry
- Ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro Francis Mer
- Ministro pri infrastrukturoj, transporto, loĝado, turismo kaj maro: s-ro Gilles de Robien
- Ministro pri ekologio kaj daŭripova evoluigo: s-ino Roselyne Bachelot-Narquin
- Ministro pri sano, familio kaj handikapularo: s-ro Jean-François Mattei
- Ministro pri agrokulturo, nutrado, fiŝkapto kaj kamparaj aferoj: s-ro Hervé Gaymard
- Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Jean-Jacques Aillagon
- Ministro pri publika oficistaro, ŝtata reformo kaj teritoria aranĝado: s-ro Jean-Paul Delevoye
- Ministro pri transmaraj teritorioj: s-ino Brigitte Girardin
- Ministro pri sporto: s-ro Jean-François Lamour
Subministroj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la ministro pri enlando, enlanda sekureco kaj lokaj liberecoj:
- Subministro pri lokaj liberecoj: s-ro Patrick Devedjian
- Ĉe la ministro pri eksterlando, kunlaboro kaj franclingvanaro:
- Subministro pri eŭropaj aferoj: s-ro Renaud Donnedieu de Vabres
- Ĉe la ministro pri sociaj aferoj, laboro kaj solidareco:
- Subministro pri urbo: s-ro Jean-Louis Borloo
- Ĉe la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esploro:
- Subministro pri lerneja instruado: s-ro Xavier Darcos
- Subministro pri supera instruado kaj esploro: s-ro François Loos
- Ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio:
- Subministro pri buĝeto: s-ro Alain Lambert
Ŝtatsekretarioj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la ĉefministro:
- Ŝtatsekretario pri rilato kun la parlamento, ministrara parolisto: s-ro Jean-François Copé
- Ĉe la ministro pri sociaj aferoj, laboro kaj solidareco:
- Ŝtatsekretario pri lukto kontraŭ malfirmaj sociaj statoj kaj socia ekskluzivo: s-ino Dominique Versini
- Ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio:
- Ŝtatsekretario pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, komerco, metiistaro kaj liberaj profesioj: s-ro Renaud Dutreil
- Ĉe la ministro pri infrastrukturoj, transporto, loĝado, turismo kaj maro:
- Ŝtatsekretario pri maro: s-ino Nicole Ameline
- Ŝtatsekretario pri transporto: s-ro Dominique Bussereau
- Ĉe la ministro pri ekologio kaj daŭripova evoluigo:
- Ŝtatsekretario pri daŭripova evoluigo: s-ino Tokia Saïfi
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ministraroj de Francio
- Antaŭa ministraro: ministraro de Lionel Jospin
- Posta ministraro: ministraro dua de Jean-Pierre Raffarin
|