Majo de 2022
Aspekto
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2022:
- Sinn Féin, gvidita fare de Michelle O'Neill, gajnas la plejmulton en la baloto por la Nord-Irlanda Asembleo.
- La dua raŭndo de prezidentaj elektoj okazas en Sud-Osetio.
- Post protestoj en Kolombo, la ĉefministro Mahinda Rajapaksa eksiĝis, kaj la nova Ranil Wickremesinghe deklaras ke ne restas pli da motorbrulaĵo en la lando.
- La pentraĵo Marilina diptiko fare de Andy Warhol vendiĝis kontraŭ rekordo de 195 milionoj da dolaroj en aŭkcio ĉe Christie's en Novjorko.
- En aprilo estas registrita rekorda varmondo senprecendenta en daŭro kaj altaj temperaturoj, spite al La Niña.
- Ĵurnalistino de la araba televidkanalo Al-Ĝazira, Ŝirin Abu Akleh, estis pafmortigita de israelaj trupoj en Cisjordanio dum raportado de israel-armea atako kontraŭ la Ĝenina rifuĝejo. Poste israelaj trupoj atakos la portantojn de la ĉerko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sciencistoj sukcesis kultivi plantojn en luna grundo.
- Finnlando kaj Svedio oficiale petas aliĝi al NATO. Ambaŭ landoj praktikis propran eksterrilatan politikon de neŭtraleco ekde 1945 kaj 1812, respektive. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Élisabeth Borne fariĝas nova ĉefministro de Francio. Ŝi estas la dua virino en tiu posteno kaj post tridek jaroj de la antaŭa.
- La Aŭstralia Laborista Partio, gvidata de Anthony Albanese, gajnas la plej multajn sidlokojn en la aŭstralia federacia elekto. Post dek jaroj en la opozicio la laborista partio establos la nacian registaron.
- Monda Ekonomia Forumo malfermiĝis en Davos. Laŭ Oxfam ĉiutage unu miliono da homoj tra la mondo falas en malriĉecon kaj samtempe aldoniĝas unu miliardulo, kies akumulita riĉaĵo egalas al 15%el la malneta monda produkto.
- Pli ol 100 homoj mortis pro inundoj en Nordorienta Brazilo.
- EU aprobis embargon pri liverado de rusia nafto laŭ maro; Germanio kaj Pollando, ricevantaj ĝin laŭ naftoduktoj, propravole decidis nuligi la aĉetadon, do la sola aĉetonto restas Hungario, konsumanta 10% de la antaŭa EU-aĉetado
|