MS-DOS
MS-DOS | |
| |
Diska Operaciumo • operaciumo • unuuzanta operaciumo | |
---|---|
Evoluiganto: | Microsoft |
Familio: | DOS |
Lasta versio: | 14-a de septembro 2000: 8.0[mankas fonto] |
Apera dato: | 12-a de aŭgusto 1981 |
MS-DOS | ||
---|---|---|
Diska Operaciumo • operaciumo • unuuzanta operaciumo vd | ||
Dum | 12-a de aŭgusto 1981 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | 86-DOS | |
Sekvanto | Microsoft Windows | |
Partoprenanta | IO.SYS • MSDOS.SYS • COMMAND.COM • AUTOEXEC.BAT • CONFIG.SYS • DOS API • FAT16 • FAT12 • MS-DOS Editor vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft-Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj.
Ĝiaj funkcioj precipe koncernas la administradon de dosieroj. Por tio ĝi uzis la dosier-sistemon FAT (angle: File Allocation Table = dosiero-lokiga tabelo).
MS-DOS estis kreita por la procesoro 8086 de Intel kaj esence dependas de ties instrukciaro. Fine de la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej uzata operaciumo por unu-uzanto-komputiloj.
La vindozaj generacioj 95, 98, 98SE kaj ME dependas de MS-DOS, ĉar ili ne havas propran sistemon pri dosieroj kaj aliaj esencaj funkcioj.
La populareco de MS-DOS influis la evoluon de la procesoroj de Intel, kiu longe zorgis, ke postaj generacioj de procesoroj subtenu la parte anakronismajn funkciojn de MS-DOS.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://web.archive.org/web/20000929051817/http://members.fortunecity.com/pcmuseum/dos.htm Muzeo de persona komputilo
- http://www.nukesoft.co.uk/msdos Arkivigite je 2006-03-15 per la retarkivo Wayback Machine MS-DOS referenco
- http://www.computerhope.com/history/dos.htm Historio de MS-DOS
- http://www.freedos.org Pri FreeDOS - libera operaciumo kongrua kun MS-DOS
|