Saltu al enhavo

Magyar Népi Szövetség

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MNSZ)
Magyar Népi Szövetség
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1944 vd
Fino 1953 vd
Antaŭe Magyar Dolgozók Szövetsége vd
Lando(j) Rumanio vd
vdr

Magyar Népi Szövetség- kun litervorto MNSZ (Hungara Popolligo) aŭ Romániai Magyar Népi Szövetség estis la demokratia organizo de rumania hungararo en jaroj 1944-53. Ĝi estiĝis en Braŝovo okaze de la landa konferenco okazigita la 16-an de oktobro 1944 de la MADOSZ.

Unua Kongreso

[redakti | redakti fonton]

En ĝia 1-a Kongreso en majo 1945 en Kluĵo oni elektis prezidanto Gyárfás Kurkó. En ĝia rezolucio titolita Nemzeti kívánságok (Naciaj deziroj) oni rapidigis la estigon de la kompleta hungara lernejretaro, la elvolvigon de hungaraj fakuloj en la registaron.

Dua Kongreso

[redakti | redakti fonton]

La 2-an Kongreson la 3-5 de junio 1946 en Székelyudvarhely oni akceptis leĝprojekton nacian en prezentado de János Demeter.

Preso de la Ligo

[redakti | redakti fonton]

Világosság en Kluĵo, Egyenlőség en Satu Mare, Magyar Nép en Oradea, Népújság en Târgu Mureş, Romániai Magyar Szó, Szabad Szó en Târgu Mureş, Szabadság en Odorheiu Secuiesc, Falvak Dolgozó Népe.

Per duonmiliono voĉdonoj 29 MNSZ-deputitoj eniĝis en rumana parlamento, inter ili Sándor Kacsó kaj Károly Kós. Fare de ĝia agado estiĝis en Kluĵo la Bolyai Tudományegyetem, la Kolozsvári Állami Magyar Opera kaj aliaj teatroj en Târgu Mureş, Sfântu Gheorghe, Timişoara, Oradea. En Kluĵo komenciĝis la teknika kaj agrikultura instruado en hungara lingvo. Eknaskiĝis la Magyar Művészeti Intézet, la radioelsendoj en hungara lingvo. En Târgu Mureş fariĝis memstara instituto la Marosvásrhelyi Orvosi és Gyógyszerészeti Intézet (OGYI).

Procesoj kontraŭ la gvidantoj

[redakti | redakti fonton]

Sed baldaŭ komenciĝis la atakoj kontraŭ la hungaraj gvidantoj. Je falsaj akuzoj oni arestis kaj kondamnis Kurkó Gyárfás, Balogh Edgár, Csőgör Lajos, Demeter János, Jordáky Lajos kaj restigis en prizono sen kondamno Méliusz József. La organizo ĉesis en 1953.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Töttössy Magdolna: A Magyar Népi Szövetség története 1944–1953. Csíkszereda, 2005.