Mária Ivogün
Mária Ivogün | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kempner Mária |
Naskiĝo | la 18-an de novembro 1891 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de oktobro 1987 en Beatenberg (Svislando) |
Tombo | Rain Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Karl Erb (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto universitata instruisto |
Mária Ivogün, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ivogün Mária estis hungara.germana operkantisto, (soprano). Ŝia origina familia nomo estis Kempner. Ŝi kreis sian strangan profesian nomon kuntirante la naskonomon de sia patrino (Ida VOn GÜNther), kiu estis operkantisto.
Mária Kempner [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1891 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de oktobro 1987 en Beatenberg (Svislando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Ivogün studis en Muzikakademio de Vieno, ŝi debutis en Munkeno en 1913. Post 3 jaroj ŝi havis sukcesojn ankaŭ en Vieno. En 1917 ŝi ricevis la titolon "kortega kantisto de la bavara reĝo". En la sama jaro ŝi estis aŭdebla en Hungario en Palaco Vigadó. En 1921 ŝi edziniĝis. En la teatra jaro 1924 ŝi kantadis en Londono, poste iomete en Hungario. Inter 1925 kaj 1932 ŝi apartenis al Operejo de Berlino. Ŝi eksedziniĝis kaj denove edziniĝis, intertempe ŝiaj okuloj malsaniĝis, tial finiĝis sia kantista kariero. Inter 1948-1950 ŝi instruis en Muzikakademio de Vieno, poste en Berlino.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini: La bohème — Mimi (1913, debuta rolo en Munkeno)
- Richard Strauss: Ariadna auf Naxos - Zerbinetta (1916, Vieno)
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale - Norina (1930)
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – Reĝino de la Nokto (1916, Vieno; la ario iĝis legenda)
- Hans Pfitzner: Palestrina - Ighino (monda debuto, 1917)
- Ludwig van Beethoven: Fidelio – Marzelline
Ŝia filma rolo
[redakti | redakti fonton]- The Loves of Casanova (1927)