Loučná pod Klínovcem
Loučná pod Klínovcem | ||
germane Wiesenthal | ||
urbo | ||
Loučná pod Klínovcem, ŝoseo el Měděnec
| ||
|
||
Oficiala nomo: Loučná pod Klínovcem | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | |
Distrikto | Distrikto Chomutov | |
Administra municipo | Vejprty | |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | |
Montaro | Ercmontaro | |
Najbaras kun | Oberwiesenthal Germanio | |
Rivero | Polava | |
Situo | Loučná pod Klínovcem | |
- alteco | 865 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 25′ 07″ N 12° 58′ 54″ O / 50.41861 °N, 12.98167 °O (mapo) | |
Areo | 20,89 km² (2 089 ha) | |
Loĝantaro | 198 (2024) | |
Denseco | 9,48 loĝ./km² | |
Monto | Klínovec | |
Unua skribmencio | 1431 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 431 91 | |
NUTS 3 | CZ042 | |
NUTS 4 | CZ0422 | |
NUTS 5 | CZ0422 546518 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de urbo | 2 | |
Bazaj setlejunuoj | 2 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Loučná pod Klínovcem | ||
Retpaĝo: www.loucna.eu | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
Loučná pod Klínovcem (antaŭe Loučná, germane Wiesenthal) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Ústí nad Labem en Ercmontaro, en administra rondo Kadaň. Ĝi etendiĝas norde de monto Klínovec sur deklivo laŭlonge laŭ rivereto Polava, kiu kreas ŝtatlimon kun Germanio. Ekde la jaro 1995 estis en la municipo limpasejo por piedirantoj en najbaran Oberwiesenthal. Temas pri la plej okcidenta urbo de Regiono Ústí nad Labem. Konsisto de la urbo estas krom la propra Loučná (antaŭe Český Wiesenthal, germane Böhmisch Wiesenthal) ankaŭ vilaĝo Háj.
Sudoriente de la urbo troviĝas naturrezervejo Montara herbejo ĉe Háj.
Vivas ĉi tie 198 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jáchymov, Krásný Les, Stráž nad Ohří, Kovářská, Vejprty, Perštejn kaj Oberwiesenthal.
Historio
[redakti | redakti fonton]Loučná estis verŝajne fondita jam en la 14-a jarcento. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1431, sed en plua registro ĉe la jaro 1449 oni parolas pri "dezerta Wiesenthal". Laŭ registro el la jaro 1528 Loučná estis denove loĝigita kaj tiutempe lasis saksia duko konstrui tra Louučná ŝoseon, kiu kondukas el Boží Dar ĝis Jáchymov. En la dua duono de la 16-a jarcento ĉi tie post malkovro de riĉa arĝenta vejno okazis ekfloro de minado.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 981 |
1880 | 2 108 |
1890 | 2 224 |
1900 | 2 419 |
1910 | 2 483 |
1921 | 2 230 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 583 |
1950 | 1 079 |
1961 | 599 |
1970 | 209 |
1980 | 73 |
1991 | 23 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 68 |
2011 | 78 |
2014 | 98 |
2016 | 114 |
2017 | 115 |
2018 | 114 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 111 |
2020 | 121 |
2021 | 93 |
2022 | 135 |
2023 | 197 |
2024 | 198 |
Nova nomo
[redakti | redakti fonton]La municipo antaŭe nomiĝis sole Loučná, sed surbaze de loka referendumo ĝi estis ekde la 1-a de januaro 2004 alinomita je Loučná pod Klínovcem. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de urbo. La urbo estis grave trafita de postmilita ellandigo de devenaj loĝantoj. La novekloĝintoj malbone kunvivis kun la montara municipo kaj la nombro de loĝantoj de la dua mondmilito senĉese sinkas. Vivas ĉi tie proksimume 100 loĝantoj, Loučná tiel havas la duan plej malgrandan nombron de loĝantoj el ĉiuj urboj en Ĉeĥio.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Loučná pod Klínovcem
-
Eksa paroĥo
-
Limpasejo, vido el la germana flanko
-
Vietnamaj foiristoj
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]
|