Lorenzo Celsi
Lorenzo Celsi | |||||
---|---|---|---|---|---|
58-a doĝo de Venecio | |||||
Regado | 1361 ĝis 1365 | ||||
Antaŭulo | Giovanni Dolfin | ||||
Sekvanto | Marco Cornaro | ||||
Persona informo | |||||
Lorenzo Celsi | |||||
Naskiĝo | 1310 en Venecio | ||||
Morto | 18-an de julio 1365 en Venecio | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Venecio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lorenzo CELSI (1310-1365) estis la 58-a doĝo de la Venecia Respubliko, ekde la 16-a de julio 1361 ĝis sia morto. Atingis la doĝadon en juna aĝo kaj tuj distingiĝis pro la troa aroganteco kaj sinteno pri malmulta afableco kiel princo, kiu tre rapide aliigis la simpation de la popolo kaj nobelaro. Dum la kvar jaroj de lia doĝado ne okazis gravaj eventoj kaj la historiistoj koncentrigis la atenton nur pri la motivoj de lia morto, oficiale psika malsano, laŭŝajne kaŭzita pro veneniĝo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Homo kun rafinita gusto, troe princeca laŭ kelkaj, rememorigante Marin Falier-on kaj ties freŝan konspiron, mallongatempe decidas altigi sian vivnivelon en la duka palaco. Lia doĝado estas markita per majestaj kaj pompaj festenoj okazintaj unu post la alia, pro la plej variaj motivoj: lia elektiĝo, la vizito de la Duko de Aŭstrio unue kaj tiu de la Reĝo de Kipro poste, kaj la fino de la kreta milito. Nur Kreto kaŭzis la nuran ŝanceliĝon en lia ekstera politiko: la loka nobelaro, gvidata de la familio Kalergis, kiu poste prenis la sekularan formon Calergis, ribeliĝis kaj venkis la venecian povon.
En majo 1364, la generalo Luchino dal Verme elŝipiĝis en la insulo kaj post kontraŭgerila reago kiu reliefiĝis pro la malhumana karaktero de la batalo, kun kampodetruoj, masakro de tutaj vilaĝoj kiuj supozeble apogis la ribelon, ekziloj, ktp., realportis la pacon al la insulo per ekzekutado de la ribeluloj, inter ili, kelkaj veneciaj nobeloj kiuj aliĝis al la ribelo.
Por festeni la venkon, ili okazigis kavaliran konkuradon. Festoj, elegantaj vestoj, splendaj virinoj, troe aroganta konduto kaj la impona sinteno de la Celsi, rememorigante pli la ekscesojn de princo ol tiujn de doĝo, malplaĉis al la nobelaro.
Kurioze stranga, kaj el tio venas la supekto pri veneniĝo, en la 18-a de julio 1365, Lorenzo Celsi mortis, oficiale frapita de mensmalsano sen pluaj difinoj. Post kelkaj monatoj, la Senato neis la oficialajn akuzojn sed la duboj longe daŭris.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bradshaw's illustrated hand-book to Italy, George Bradshaw
- Venice, Cità Excelentissima: Selections from the Renaissance Diaries of ... Marino Sanudo
- Nuns and Reform Art in Early Modern Venice: The Architecture of Santi Cosma ..., Benjamin Paul
- Venice, A Maritime Republic, Frederic Chapin Lane
- San Marco, Byzantium, and the Myths of Venice, Henry Maguire,Robert S. Nelson
- Mores Catholici : Or Ages of Faith, Kenelm Henry Digby
- The Papacy and the Levant, 1204-1571: The thirteenth and fourteenth centuries, Kenneth Meyer Setton
- Philippe de Mézières and His Age: Piety and Politics in the Fourteenth Century, Renate Blumenfeld-Kosinski, Kiril Petkov
- Vanishing Coup: The Pattern of World History since 1310, Ivan Perkins