Lago de Brienz
Lago de Brienz Brienzersee | ||
---|---|---|
Aera vido de la lago el sudokcidento
(kun parto de Interlaken) | ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Ĉefaj fontoj | Rivero Aro, Lütschine | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Aro | |
Insuloj | Schnäggeninseli (insuleto) | |
Setlejoj | Brienz, Interlaken, Matten, Unterseen | |
Areo de la baseno | 1 127 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 640767 / 175283 (mapo)46.72757.9719444444444564Koordinatoj: 46° 44′ N, 7° 58′ O; CH1903: 640767 / 175283 (mapo) | |
Supermara alteco | 564 m ü. M.[1] | |
Surfaca areo | 29,8 km²[1] | |
Maksimuma longo | 14 km | |
Maksimuma larĝo | 2,8 km | |
Akva volumeno | 5 170 000 000 m³[1] | |
Maksimuma profundo | 261 m[1] | |
Averaĝa profundo | 173 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 2,69 jaroj | |
Borda longo1 | 35,436 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La Lago de Brienz (germane Brienzersee, esperantigite ankaŭ Lago de Brinco) estas lago en la kantono Berno de Svislando. Ĉe ĝia nordokcidenta bordo situas la komunumo Brienz, de kiu la lago havas sian nomon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Lago de Brienz troviĝas en alpa valo, proksimume je 46° 43′ 39″ N 7° 58′ 19″ O / 46.72750 °N, 7.97194 °O (mapo). La lago-bordoj estas tre deklivaj kaj la tuta lago havas nur malmultajn lokojn, kie la akvo malprofundas.
La rivero Aro enfluas en la lagon oriente de la komunumo Brienz, laŭ kiu la lago nomiĝas kaj elfluas en Interlaken. Tuj post Interlaken la rivero Aro en fluas en la Lagon de Thun. La lago de Brienz estas 14 km longa kaj ĝis 2,8 km larĝa. Ĝia surfaco mezuras 29.8 km² kaj ĝia maksimuma profundeco estas 261 metroj. La volumeno de la lago estas proksimume 5.17 km³.
La lago situas 564 metrojn super la marnivelo. Ĝia alfluregiono havas surfacon de proksimume 1127 km². Je la norda bordo de la lago situas la vilaĝo Brienz. Interlaken kaj la vilaĝoj Matten kaj la urbo Unterseen troviĝas sud-okcidente de la lago.
Ekonomio rilate al la lago
[redakti | redakti fonton]La lago estas malriĉa je nutraj elementoj, kaj sekve la fiŝkaptado ne estas ne tre signifa. Tamen, en 2001 10'000 kg da fiŝoj estis kaptitaj. Sur la lago navigas liniaj pasaĝer-ŝipoj ekde 1839. La ŝipojn funkciigas la loka fervoja kompanio Bern-Lötschberg-Simplon-Bahn (BLS).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Seen (Bundesamt für Umwelt BAFU). Alirita 2020-01-18, en germana vikipedio .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turisma retejo pri la Lago de Brienz
- Paĝaro pri la BLS-Ŝipveturkompanio de la Lagoj de Thun kaj Brienz Arkivigite je 2007-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- pri la ekosistemo de la Lago de Brienz (germane) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine