Laborprenanto
Aspekto
Laborprenanto (aŭ dungito) estas homo, kiu kadre de kontrakta rilato (skribe aŭ buŝe) disponigas sian laborforton al labordonanto (entreprenisto, dunganto). La limigo inter memstara laboro kaj malmemstara laboro ofte estas flua. Indikoj por la distingo povas esti: membrigo en la entrepreno, ordonlibereco, propra laboriloj, memmastrumado de labortempo kaj tiel plu - sed la ĉefan bazon por la distingo formas ŝtataj leĝoj. Multe da homoj kritikas, ke la nocio "laborprenanto" estas malĝusta, ĉar "laborprenanto" ne prenas laboron, sed donas sian laborforton pro materia dependeco al entreprenisto, kiu pro tio estu "laborprenanto" kaj ne "labordonanto"; sed la nocio "dependa laboranto" ne estas oficiala.
Vidu: dungito
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ILOLEX -Internaciaj Labornormoj. Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia Labor-Organizo