Saltu al enhavo

La vikario de Wakefield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Vicar of Wakefield
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Oliver Goldsmith
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1766
Ĝenro Sentimentala novelo
Loko de rakonto Anglio
vdr

La vikario de Wakefield (en angla originale, The Vicar of Wakefield) – subtitoliat Rakonto, supozite verkita de li mem (A Tale, Supposed to be written by Himself) – estas romano de la irlanda verkisto Oliver Goldsmith (1728–1774). Ĝi estis verkita inter 1761 kaj 1762 kaj publikigita en 1766. Ĝi estis unu de la romanoj de la 18-a jarcento plej popularaj kaj amplekse legitaj fare de la legantoj de la Viktoriana epoko.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La vikario vivas pace en rura loko kun edzino kaj gefiloj; li helpas malriĉulojn. Kiam la filo George estas edziĝonta al riĉa Arabella, ŝia patro suspendas la aferon, kiam ekkonas, ke iu investisto ruinigis la vikarion kaj lian familion. Tiu devas translokiĝi al pli malriĉa posteno. Virindeloganto Thornhill allogas la filinon Olivia; kiam la vikario elaĉetas ŝin kaj revenas hejmen, li trovas sian hejmon incendie; spite ĉion, la domposedanto Thornhill insistas en pago de la luprezo, sed la vikario ne havas monon kaj estas enprizonigita. Sekvas aliaj malfacilaĵoj al la gefiloj. La malriĉa Burchell, kiu dekomence amikiĝis al filino Sophia, reale estas alia Thornhill, onklo de la maliculo Thornhill, kaj solvas ĉiujn problemojn. Krome solviĝas ankaŭ la financa ruino de la vikario.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Strukturo kaj rakonta tekniko

[redakti | redakti fonton]

La libro estas formita per 32 ĉapitroj kiuj dividiĝas en tri jenaj partoj:

  • Ĉapitroj 1a – 3a: eko
  • Ĉapitroj 4a – 29a: ĉefa parto
  • Ĉapitroj 30a – 32a: fino

En la ĉapitro 17a, kiam oni rakontas pri supozita fuĝo de Olivia, oni povas konsideri tion kiel pinto, same kiel la esenca klimakso de la romano. Ekde la ĉapitro 17a antaŭen, oni ŝanĝas de komedia rakonto pri la rura vivo de la 18-a jarcento al patosa melodramo kun didaktikaj trajtoj. Estas kelkaj malmultaj intermetaĵoj de diversaj literaturaj ĝenroj, kiel poemoj, rakontoj, predikoj, kiuj ampleksigas la vidpunkton ĝis tiam limigitan al la rakontisto en unua persono kaj krome utilas kiel didaktikaj fabloj. La romano povas esti konsiderata kiel fikcia memoraĵo, ĉar ĝi estas rakontita de la propra vikario pere de retrorigardo.

En lernolibroj pri historio de la literaturo, La vikario de Wakefield estas ofte priskribita kiel sentimentala novelo, kiu montras la kredon en la denaska boneco de la homaj estaĵoj. Sed ĝi povas esti legata ankaŭ kiel satiro de la sentimentala novelo kaj ĝiaj valoroj, ĉar la valoroj de la vikario estas ŝajne nekongrueblaj kun la reala «peka» mondo. Nur pere de la helpo de Sir William Thornhill li sukcesas eliri el la malfacilaĵoj. Krome, oni povas establi paralelismon inter la sufero de la vikario sinjoro Primrose kaj la Libro de Ijob. Tio estas partikulare grava rilate al la afero de la ekzistado de malbono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]