Korvaskula malsano
Korvaskula malsano | |
---|---|
studfako • malsano | |
Korvaskula malsano (KVM) aŭ kardiovaskula malsano estas klaso de malsanoj kiuj koncernas koron aŭ sang-vaskulojn. KVM inkluzivas korarterian malsanon kiel brust-angoro kaj korinfarkto. Aliaj KVMj inkluzivas apopleksio, kora malsufiĉo, alta sangopremo, valva kormalsano, korinflamo, aortaj aneŭrismoj, periferia arterimalsano, vejna trombozo.[1][2]
La kaŭzaj meĥanismoj estas diversaj, depende de la malsano. En korarteria malsano, apopleksio, kaj periferia arteria malsano, arteriosklerozo estas kaŭzo.[1] Tiu povas esti kaŭzata de alta sangopremo, fumado, diabeto tipo-2, manko de korpekzercado, trodikiğo, alta sangĥolesterolo, malbona dieto, tro da alkoholo, ktp.[1] Oni taksas ke altsangopremo estas kaŭzo de 13% el KVM-a mortoj, kaj tabako estas kaŭzo de 9%, diebeto 6%, manko de ekzercado 6%, kaj trodikiĝo 5%. Reŭmatisma kormalsano eblas sekvi netrakta streptokoka faring-inflamo.[1]
Oni taksas ke oni povas antaŭhaltigi ĝis 90% de KVM per bonsana mangado, ekzercado, evito de tabaka fumo, kaj malaltigi alkohol-trinkado.[1][3][4] Trakti riskfaktorojn, kiel altsangopremo, sangolipidoj, kaj diabeto ankaŭ estas bonfara.[1] Trakti streptokokan faring-inflamon per antibiotikoj povas malaltigi riskon de reŭmatisma kormalsano.[5] Uzi aspirinon de personoj kiu estas sanaj ne estas klare bonfara.[6][7]
Korvaskulaj malsanoj estas la plej granda kaŭzo de morto en la mondo, kaj tio estas vera en tutaj mondregionoj krom Afriko.[1] KVM kaŭzis 17.9 milionoj mortojn (32.1%) je 2015, kreskita de 12.3 milionoj (25.8%) je 1990.[8][2] Korarteria malsano kaj apoplekso konsistigas 80% de KVMa mortoj en viriĉoj kaj 75% en virinoj.[1] La plejparto de homoj kiuj suferas de KVM estas maljunaj. En Usono, 11% de homoj kiuj aĝas inter 20 kaj 40 jaroj havas KVM, kvankam 37% de homoj inter 40 kaj 60, kaj 71% de homoj inter 60 kaj 80, kaj 85% de homoj super 80 havas KVM.[9] La meza mortaĝo de korarteria malsano en industrilandoj estas 80, sed 68 en evolulandoj.[10] KVM diagnoziĝas norme inter sep kaj dek jaroj plej frua en viriĉoj ol en virinoj.[11]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Mendis, Shanthi. (2011) Global Atlas on Cardiovascular Disease Prevention and Control. World Health Organization in collaboration with the World Heart Federation and the World Stroke Organization, p. 3–18. ISBN 978-92-4-156437-3. Arkivigite je 2014-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 2,0 2,1 (January 2015) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990-2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2.
- ↑ (March 2008) “Preventing heart disease in the 21st century: implications of the Pathobiological Determinants of Atherosclerosis in Youth (PDAY) study”, Circulation 117 (9), p. 1216–27. doi:10.1161/CIRCULATIONAHA.107.717033.
- ↑ (August 2016) “Global and regional effects of potentially modifiable risk factors associated with acute stroke in 32 countries (INTERSTROKE): a case-control study”, Lancet 388 (10046), p. 761–75. doi:10.1016/S0140-6736(16)30506-2.
- ↑ (November 2013) “Antibiotics for sore throat”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 11 (11), p. CD000023. doi:10.1002/14651858.CD000023.pub4.
- ↑ (2013) “Aspirin in primary prevention of cardiovascular disease and cancer: a systematic review of the balance of evidence from reviews of randomized trials”, PLOS ONE 8 (12), p. e81970. doi:10.1371/journal.pone.0081970. Bibkodo:2013PLoSO...881970S.
- ↑ (September 2013) “Aspirin for prophylactic use in the primary prevention of cardiovascular disease and cancer: a systematic review and overview of reviews”, Health Technology Assessment 17 (43), p. 1–253. doi:10.3310/hta17430.
- ↑ (October 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/S0140-6736(16)31012-1.
- ↑ (January 2013) “Heart disease and stroke statistics--2013 update: a report from the American Heart Association”, Circulation 127 (1), p. e6–e245. doi:10.1161/cir.0b013e31828124ad.
- ↑ Institute of Medicine of the National Academies. (2010) “Epidemiology of Cardiovascular Disease”, Promoting cardiovascular health in the developing world : a critical challenge to achieve global health. Washington, DC: National Academies Press. ISBN 978-0-309-14774-3.
- ↑ Mendis, Shanthi. (2011) Global atlas on cardiovascular disease prevention and control, 1‑a eldono, Geneva: World Health Organization in collaboration with the World Heart Federation and the World Stroke Organization, p. 48. ISBN 978-92-4-156437-3.