Komia lingvo
Aspekto
Komia makrolingvo | |
коми кыв | |
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
perma lingvaro | |
Parolata en | Rusio |
Regiono | Komiio, Permja regiono, Kirova provinco |
Parolantoj | 219 100 |
Skribo | Cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Komiio |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | kv |
ISO 639-2 | kom |
ISO 639-3 | kom |
SIL | KOM |
Glottolog | komi1267 |
Angla nomo | Komi |
Franca nomo | komi |
Komia makrolingvo estas makrolingvo el perma lingvaro de finn-ugra lingvaro. Ĝi estas parolata en Komiio, Permja regiono kaj Kirova provinco. La makrolingvo konsistas el dialektoj, kiujn oni povas disigi en la tri parencajn grupojn:
- La komi-zirjana lingvo, aŭ simple la komia lingvo (Коми кыв) estas la plej granda grupo. Ĝiaj dialektoj estas parolataj en Komiio kaj apude. Ekzistas la literatura normo de Komi-Zirjana lingvo, kiu estas oficiala en Komiio. En 2010 estis ĉ. 160000 parolantoj.
- La komi-permjaka lingvo (Перем коми кыв / коми-пермяцкӧй кыв) estis parolata en la Permja regiono, kie en 2010 estis ĉ. 63000 parolantoj de ĝi. En la Komi-Permjaka distrikto de la Permja regiono la lingvo havas oficialan statuson.
- La komi-jodza lingvo (Коми-Ёдз кыл, nomata laŭ la rivero Jazva) estas parolata fare de malgranda izolita grupo de komioj, loĝanta en Krasnoviŝerska distrikto de la Permja regiono. Oni rigardas la komi-jodzan lingvon aŭ aparta lingvo, aŭ dialekto de la komi-permjaka. Estas ĉ. 2000 parolantoj de la komi-jodza.[1]
Ĉiuj komiaj lingvoj estas skribataj per cirilaj alfabetoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|