Saltu al enhavo

Knjaĵevo (Tjumena provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knjaĵevo
(Княжево)
Княжёво
vilaĝo
vilaĝo
Oficiala nomo: Княжево
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
kampara municipo Bogandinska kampara municipo
Ŝoseo 71А-1701
Rivero Karga
Situo Knjaĵevo
 - koordinatoj 56° 52′ 50″ N 65° 44′ 47″ O / 56.88056 °N, 65.74639 °O / 56.88056; 65.74639 (mapo)
Loĝantaro  (2010)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625506
ОКТМО 71644410106
OKATO 71244810002
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Knjaĵevo (Tjumena provinco) (Rusio)
Knjaĵevo (Tjumena provinco) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Knjaĵevo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
Knjaĵevo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Knjaĵevo (ruse Княжево) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bogandinska kampara municipo (ruse Богандинское сельское поселение).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Knjaĵevo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Karga, proksimume 24 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 60 metroj. Ĝi situas ĉe okcidenta flanko de la Jalutorovska ŝoseo, apartigita de ĝi per arbaro kaj kvartaloj de vilaĝo Bogandinskij.

Ĉirkaŭ Knjaĵevo
Golovino Kiŝtirla
Knjaĵevo
Pesjanka

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (80%)[1].

Loĝantaro de Knjaĵevo
2002[1] 2010[2] - - - - - - -
511 511 - - - - - - -

La setlejo estis fondita meze de la 18-a jarcento[3] fare de uloj kun familinomo Knjaĵev[4].

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 62 kortoj, en kiuj loĝis 144 viroj kaj 171 inoj. Vilaĝanoj kultivis 350 desjatinojn (382 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 150 bovinojn, 150 ŝafojn, 100 porkojn, sed ne havis kaprojn[5]. En la vilaĝo funkciis muelejo kaj vitra fabriko. Loĝantoj okupiĝis pri agrokulturo, ĉasado, kolektado de gudro, kaj hakis arbojn por vendi brullignon al la vitra fabriko[6].

En 1919 estis establita Knjaĵeva vilaĝa konsilio (ruse Княжевский сельсовет), al kiu apartenis vilaĝoj Pesjanka, Kiŝtirla, Sabanĉi kaj Aksaraj. La kolĥozo okupiĝis pri terkultivado, bredado de birdoj kaj brutoj. En 1936 estis establita kooperativo "Vojo de Lenin" (ruse артель "Путь Ленина"), fabrikinta ĉaregojn, sledojn, barelojn, kestojn[3].

En la Dua mondmilito pereis 128 vilaĝanoj, omaĝe al ili sur la bordo de rivero Karga estis starigita obelisko[4][3].

En 1950 ĉiuj kolĥozoj de la vilaĝa konsilio estis unuigitaj je kolĥozo de Stalin, kies ĉefsidejo estis en Knjaĵevo. En 1960 ĝi aliĝis al sovĥozo "Tjumenskij"[7].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05.
  2. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 50. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 138. ISBN = 5-7529-0067-0.
  5. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67. 
  6. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60. 
  7. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 50–51. ISBN =.