Saltu al enhavo

Karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karto estas ĝenerale malgranda objekto, kutime farite el peza paperoplasto. Multaj specoj inkluzivas:

  • Balotkarto, karto rajtiganta sian portanton je voĉdono en baloto
  • Bildkarto, poŝtkarto kies unu flanko prezentas bildon, kaj la alia estas destinita por adreso kaj mesaĝo, cetere uzata kiel objekto de kolektado, memoraĵo ktp.
  • Cirkvitkarto (aŭ Expansikarto), en elektronikaj aranĝaĵoj (ekzemple komputiloj) plasta plataĵo sur kiu estas muntita cirkvitaro kun la bornoj necesaj por konektado en ĉasio; ekzemple sonkartografikkarto
  • Debetkarto, plasta karto por pagi el bankokonto, ordinare uzebla nur kun sekreta alirnumero
  • Fulmokarto, karto enhavanta informon, kiel ekzemple vortoj aŭ ciferoj, kies celo estas helpi lernadon kaj memoron
  • Geografia karto, mapo
  • Identkarto, dokumento, precipe tia havanta formon de karto, servanta kiel pruvilo de la identeco de la portanto, rekonilo, rajtigilo, identigilo; ekzemple pasporto
  • Indickarto (aŭ Slipo), kartona aŭ plasta folieto kun aŭ por manaj aŭ presaj surskriboj, aŭ por magneta aŭ elektronika registrado
  • Kolektkarto, karto uzata por interŝanĝado aŭ kolektado, aŭ por uzo en kartludo ludata kun tiaj kartoj
  • Komputilaj kartoj estas la komputila ĉefkarto, la retkarto ...
  • Kreditkarto, plasta karto por pagi el fiksita banka kredito, ordinare uzebla nur kun sekreta alirnumero
  • Ludkarto, kartona karto prezentanta sur unu flanko kolorajn gravuraĵojn de emblemoj kaj poentoj, uzata por ludi diversajn kartludojn (ekzemple briĝon, ermitludon)
  • Manĝokarto (ankaŭ konata kiel menuo), kartona folio kun tabelo de manĝaĵoj disponeblaj en restoracio kun prezoj indikitaj apude (manĝi laŭ la karto = mendi manĝaĵon listigitan sur tia karto)
  • Punkarto, donata al ludanto de futbalokanada bastonludo kiel puno pro grava kulpo kontraŭ la reguloj
  • Poŝtkarto, poŝte sendata karto, kutime rekte surskribata kaj afrankata, sen koverto
  • Salutkarto, kutime foldita papero kiu estas sendata aŭ donata al parenco, amiko aŭ kunulo por esprimi mesaĝon de saluto, aprezo, aŭ iun alian sentimenton
  • Sankarto, plasta karto uzata por pruvi la asekuritecon de la portanto ĉe konkreta asekurkompanio, eventuale portanta ankaŭ informojn pri la sanstato de la portanto
  • Ŝlosilkarto, plasta karto enhavanta komputilan ĉipon (ankaŭ konata per la angla nomo smart card)
  • Telefonkarto, aĉetebla karto ŝovebla en strattelefonon, provizanta eluzeblan daŭron de telefona komunikado
  • Trukarto, eksmoda maniero por stori datumojn
  • Karto randtrua estas speco de kataloga karto
  • Valorkarto, memhelpilo listanta ŝanĝojn en konduto kiujn la portanto volas efektivigi ĉe si
  • Vizitkarto (aŭ Nomkarto), karto kun nomo, adreso kaj aliaj personaj aŭ profesiaj informoj, donata okaze de vizito aŭ unua renkonto por faciligi postajn kontaktojn

Nefizikaj analogaĵoj de fizikaj kartoj:

  • E-karto, elektronika versio de salutkarto aŭ bildkarto
  • Testkarto (ankaŭ konata kiel testekrano), televida testsignalo, kutime elsendita en tempo kiam la elsendilo estas aktiva, sed neniuj elsendaĵoj estas elsendataj

Laŭ Francisko Azorín Karto estas Kartonfolieto diverscele uzata; kiel rekonilo (vizitkarto); kiel korespondilo (poŝtkarto); kiel manĝonomilo (menukarto);kiel ludilo (ludkarto); por elmeti geografian desegnon (landkarto); por montri marvojon (markarto); k.c.[1] Li indikas etimologion el greka kartes kaj de tie la latina charta (karto). Kaj li aldonas teknikajn terminojn Kartografio, por arto verki geografiajn kartojn; kartografo, kartogramo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 106-107.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]