Saltu al enhavo

Johano Zawada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Zawada
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1891 (1891-12-23)
en Kamesznica
Morto 16-an de oktobro 1975 (1975-10-16) (83-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperantopolagermana
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universala universitato (Pollando) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1920–)
ministo
delegito de UEA
vortaristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Jan Zawada kaj Isaj Dratwer metas florojn ĉe la tombo de LLZ, Varsovio 1957

Jan ZAWADA (naskiĝis la 23-an de decembro 1891, mortis la 16-an de oktobro 1975[1]) estis pola oficisto kaj Esperanto-vortaristo.

Li estis fakulo pri kooperativa movado. Li estis la ĉefa gvidanto de la klasbatala Esperanto-societo en Pollando „Laboro“. Krome li estis fondinto kaj sekretario de Esperanta Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan „Adreslibron de Pollandaj Esperantistoj“ kaj Vortaron Esperantan-polan (1929). Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj Esperanto-gazetoj.

  • 1929: Pelny Podstawowy Słownik Języka Międzynarodowego Esperanto. [Plena Fundamenta Vortaro de la Internacia Lingvo Esperanto]. Warszawa: Robotniczego Stowarzyszenia Esperantystów “Praca-Laboro”, 1929. XVII, [2], 103, [15] p. — Enhavas la Fundamenton kaj la unuajn kvar Oficialajn Aldonojn (1909 ĝis 1929). 2a eld. Warszawa 1948, 3a eld. Warszawa 1957, Brajla eld. Warszawa 1957.
Citaĵo
 Sur 99 pagoj Zawada donis al poloj E.-polan vortaron kun gramatiko, tabeloj de prefiksoj kaj sufiksoj, pronomoj kaj adverboj, akcento, bibliografio ktp. Por poloj tre valora libro, kiun ĉiu posedu! 
— Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)
  • 1931: Adreslibro de pollandaj esperantistoj kaj Praktika informilo pri-esperanta. Eld. la aŭtoro, Varsovio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nekrologo de Jan Zawada en Pola Esperantisto, n-ro 5-6/1975

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.