Saltu al enhavo

Johann Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo ĉe la Kirko Sankta Marteno en Nörten-Hardenberg

Johann Vinzenz WOLF (naskiĝinta la 19-an de julio 1743 en Kreuzebra, mortinta la 23-an de aprilo 1826 en Nörten) estis germana historiisto, jezuito kaj kanoniko de la Petra Konvento.

Wolf startigis la novicadon en 1759 ĉe la jezuitoj de Heiligenstadt. Poste li aktivis ĉe diversaj kolegioj jezuitaj en Alzaco antaŭ reveno al Heiligenstadt. Tie ĉi li travivis la neniigon de la ordeno fare de Klemento la 14-a. De la majenca arkiepiskopo li ricevis en 1785 la kanonikecon de la Petra Konvento de Nörten. Tia prebendo permesis al li dediĉi sin al gravaj regionhistoriistaj studoj.[1] Inter liaj meritoj estis la strikta orientiĝo je skribaj fontoj. Tion kritikis protestantoj pro ke la plejmulto de la esploritaj dokumentoj estis ĉefe (katolikaj) majencaj. Fakte li iĝis patro de la historiografio de Eichsfeld.

  • Nomiĝas por li bazlernejo en Nörten-Hardenberg kaj negimnazia mezlernejo en Dingelstädt.
  • Portas nomon lian stratoj en Kreuzebra, Worbis kaj Nörten-Hardenberg.
  • Monumento por li estis en Kreuzebra starigita, rekte ĉe la ĉefstrato.
  • Troviĝas en la Preĝejoj Sanktaj Serĝo kaj Bako (Kreuzebra) kaj Sankta Marteno (Nörten-Hardenberg) memortabuloj por Wolf.
  • Honorcivitaneco de Heiligenstadt.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Politische Geschichte des Eichsfeldes: mit Urkunden erläutert. Göttingen, Rosenbusch 1792/1793.
  • Geschichte des Eichsfeld. Schmieder, Hannover 1805.
  • Geschichte des Geschlechts von Hardenberg. Baier, Göttingen 1823.
  • Denkwürdigkeiten des Marktfleckens Dingelstädt im Harz-Departement, District Heiligenstadt. Reprint der Original-Ausgabe aus Göttingen 1812, Cordier, Heiligenstadt 1994
  • Eichsfeldisches Urkundenbuch nebst einer Abhandlung von dem Eichsfeldischen Adel. Göttingen, Röwer, 1808 und Göttingen, Baier, 1819 interrete, 1823.
  • Denkwürdigkeiten der Stadt Worbis und ihrer Umgegend. Göttingen, Baier, 1818.
  • Eichsfeldische Kirchengeschichte: mit 134 Urkunden. Göttingen, Baier, 1816.
  • Geschichte und Beschreibung der Stadt Duderstadt: mit Urkunden und 3 Kupfern. Göttingen 1803.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ulrich Hussong: Johann Wolf, Historiker des Eichsfeldes. Landesgeschichtsschreibung um 1800. Duderstadt 2005, ISBN 3-936617-29-5
  • Art. „Wolf, Johann“ fare de J. Jaeger. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 43 (1898), p. 762–764 (tie ĉi interrete)
  • Christophe Duhamelle, Maik Pinkert: "Das Testament Johann Wolfs." Ĉe: Hussong/Müller: Johann Wolf – Historiker des Eichsfeldes. Duderstadt 2005, p. 195–199
  • Ewald Frankenberg: "Die Familie Wolf aus Kreuzebra." Ĉe: Hussong/Müller: Johann Wolf – Historiker des Eichsfeldes. Duderstadt 2005, p. 27–35

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wolfgang Gresky: Johann Wolf (1743–1826) und Göttingen (=Göttinger Jahrbuch, 24), 1976, p. 61