Saltu al enhavo

Jeroen Balkenende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeroen Balkenende
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1970 (1970-05-24) (54-jaraĝa)
en Leidschendam
Lingvoj nederlandaanglaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Amsterdamo - lingvoscienco (1997–2002)
Universitato de Lejdeno - fiziko (1988–1992) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
lingvisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jeroen BALKENENDE (naskiĝis la 24-an de majo 1970[1] en Leidschendam) estas nederlanda esperantisto, lingvisto kaj fizikisto. De 1994 ĝis 1995 li estis prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Junularo. De 1995 ĝis 1999 li estis ĝenerala sekretario en la estraro de TEJO. Krome li kantis kiel tenoro en la esperantlingva ensemblo Akordo, kaj tiel kontribuis ekzemple al la produktaĵoj Branĉo jiŝaja kaj Aŭdu! Aŭdu!. Inter 1988 kaj 1992 li studis fizikon en la Universitato de Lejdeno, poste laboris kelkkampe kaj inter 1997 kaj 2002 studis lingvosciencon kun fokuso pri la ĉeĥa en la Universitato de Amsterdamo. Ekde septembro 2015 li laboras kiel informadikisto en CBG Centrum voor familiegeschiedenis en Hago.

  1. broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999, paĝo 8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]