Januaro de 2015
Aspekto
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2015:
- Litovio iĝas 19-a membro de la eŭrozono, kun propraj eŭro-moneroj.
- En Parizo okazis atenco fare de radikalaj islamistoj kontraŭ la sidejo de la satira gazeto "Charlie Hebdo". Mortis 12 homoj, el kiuj 2 policanoj, kelkaj aliaj estis vunditaj.
- Forpasis Kep Enderby, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 1998–2001.
- en Montrouge apud Parizo, policanino estis pafmortigita kaj alia homo estis grave vundita de armita viro. La afero ŝajnas ligita kun la okazaĵoj de la 7-a de januaro 2015.
- En Parizo denove okazis atako kun ostaĝ-preno, ĉi foje kontraŭ koŝera vendejo "Hypercacher" en la 20-a arondismento. Mortis 5 homoj, inkluzive de ostaĝ-preninto. Ambaŭ atencoj finas kun la rezulto de 20 mortintoj: 17 viktimoj kaj 3 teroristoj.
- Maithripala Sirisena elektiĝis la nova prezidanto de Srilanko.
- Atenco de la terorisma grupo Boko Haram en bazaro en Maiduguri, Niĝerio okazigas 20 mortojn. Ŝajne la eksplodaĵon portis infanino.
- Nederlando: Forpasis Hans Bakker (1937-2015). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Nepalo: Interbatiĝo ĝenerala en la Asembleo konstitucianta. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Forpasis reĝo Abdulah de Saudarabio.
- La maldekstra koalicio Siriza venkis la ĝeneralan balotadon en Grekio.
- Forpasis la greka kantisto Demis Roussos.
- Dum surstrataj protestoj en Egiptio 15 personoj mortis.
- Kenĝi Goto (sendependa japana video-ĵurnalisto kidnapita 3-4 monatojn antaŭe en Sirio fare de la Islama Ŝtato) estis laŭraporte senkapigita.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|