Jacint Comella i Mora
Aspekto
Jacint Comella i Mora | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1879 en Vic |
Morto | 30-an de novembro 1961 (82-jaraĝa) en Vic |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1902–) pentristo |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1902 |
Jacint Comella i Mora (naskiĝis la 2-an de aprilo 1879 en Vic, mortis en 1962) estis kataluna pentristo kaj esperantisto.[1]
Li esperantistiĝis en 1902, li gvidis kursojn, fondis Esperanto-grupojn, estis sekretario de la komitato por gastigo de aŭstriaj infanoj post la milito pere de Esperanto. Unuaj premioj ĉe la desegna konkurso por kongresa insigno de la UK 1928 en Antverpeno kaj la UK 1929 en Budapeŝto.
Li mortis sen havi infanon. Li estis enterigita en la tombejo de Vic en tombo for de lia biologia familio. Sur lia tombo estas skribita en Esperanto: "Interkompreniĝu kaj amu vin".[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reial Acadèmia de Bones Lletres de Barcelona: Índex d'autors (katalune). Alirita 2014-09-21.
- ↑ Cortès i Braña, Lurdes (2011). “Els nens austríacs acollits a Osona (1920-1923)”, AUSA XXV (167), p. 209–247.