Jílové u Prahy (germaneEule, "strigo") estas historia urbo en Ĉeĥio situanta proksimume 20 km sude de Prago. Ĝi etendiĝas 3 km de la dekstra bordo de rivero Sázava, ĉirkaŭita per masiva montetaro, kiu komune kun valo de la rivero kreas unu el la plej belaj lokoj de ĉirkaŭaĵoj de Prago, konvena precipe por refreŝigado kaj ripozado. Ĝis nun konservita naturo ĉi tie kuniĝas kun historio de la malnova urbo. Jam pli ol 650 jaroj la urbo fieras pri kromnomo "reĝa ora monto". Vivas ĉi tie 5 227 loĝantoj (2024).
Falo aŭ ekfloro de la urbo dependis de kvanto de oro elminita el ĉi tieaj minejoj. Inter la plej malnovaj kaj historie plej valoraj konstruaĵoj apartenas urbodomo, konstruita en la 14-a jarcento kaj pli poste alikonstruita en baroka stilo, kaj preĝejo kun gotika tabula altaro. La eksterordinare sukcesan interioron de tiu ĉi preĝejo elektis ankaŭ Miloš Forman por filmigado de sia filmo Amadeus.
El la sama tempo kiel la urbodomo estas ankaŭ domo Mince, kie hodiaŭ estas lokigita Regiona muzeo.
Kabáty (ĝi situas en k. t. Jílové u Prahy) en Kabáty ĉe limoj kun Borek situas ankaŭ stacidomo Jílové u Prahy)
Studené (Horní Studené situas en k. t. Jílové u Prahy, Dolní Studené en k. t. Luka pod Medníkem)
Žampach (ĝi situas en k. t. Jílové u Prahy) la dekstraborda parto de Žampach inkluzive de loko Včelní Hrádek; la maldekstraborda parto de Žampach apartenas en k. t. Hostěradice de municipo Kamenný Přívoz)