Saltu al enhavo

János Horváth (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth (agronomo)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1917 (1917-12-02)
en Kaposkeresztúr
Morto 10-an de junio 1987 (1987-06-10) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto (1941–1944) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
partia sekretario
agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara agronomo, politikisto, partilaboristo.

János Horváth[1][2] naskiĝis la  2-an de decembro 1917 (nun 1917-12-02) en Kaposkeresztúr, li mortis la 1-an de julio 1987 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Horváth maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1939, poste li studis unu kaj duonjaron en Teologia Altlernejo (Veszprém) kaj inter 1941–1944 en fakultato de Veterinara Universitato de Budapeŝto apartenanta al Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. Dum la studentaj jaroj li estis aktiva en movado kontraŭ naziismo. En 1945 li aliĝis al kampara partio kaj li estis partilaboristo, eĉ inter 1947–1953 parlamentano. Inter 1952–1954 li havis postenon en la agrikultura ministerio kaj inter 1951–1960 li gvidis la partian oficejon spite tion, ke tiu partio ne ekzistis tiutempe. Inter 1961–1964 li estis estro de bredada laborejo en Szikszó, poste li gvidis la departementan inspektorejon ĝis la pensiuliĝo en 1979, dum li akiris agronomian diplomon en 1962 en agrikultura universitato. Li neniam edziĝis. Li ricevis 4 premiojn inter 1950-1977.

Liaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A mezőgazdasági vállalati és üzemi folyamatok rendszerszemléletű racionalizálása. (1976)
  • A vállalati folyamatok szabályozásának alapjai a mezőgazdaságban. (1976)
  • A mezőgazdasági vállalat működésének szabályozása. (1979)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.