István Szapolyai
István Szapolyai | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara magnato, palatino kaj guberniestro | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | dato nekonata en nekonata valoro | ||||
Morto | 25-an de decembro 1499 en Pápa | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Zápolya vd | ||||
Patro | Vladislao Zápolya vd | ||||
Edz(in)o | Hedvig de Teŝino vd | ||||
Infanoj | Barbara Zápolya (en) , György Zápolya (en) , Johano la 1-a, Countess Krisztina Zápolya de Szepes (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato politikisto vd | ||||
| |||||
hungara palatino | |||||
guberniestro de Silezio | |||||
Dum | 1481- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stefano ZÁPOLYA aŭ Stefano SZAPOLYAI, hungare István SZAPOLYAI [iŝtvAn sapojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szapolyai István, estis hungara magnato, palatino kaj guberniestro. Liaj fratoj estis Nikolao kaj Emeriko Zápolya, liaj filo kaj nepo estis hungaraj reĝoj Johano la 1-a kaj Johano la 2-a. Pri naskiĝo de István Szapolyai [1] ĉiuj informoj mankas. Li mortis la 23-an de decembro 1499 en Pápa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Szapolyai komence estis armeestro de Matiaso la 1-a (Hungario), kie fine en 1481 li ricevis postenon pri guberniestro de Silezio, kie pli frue li ofte batalis. Post 2 jaroj li edziĝis. En 1487 li iĝis departementestro de Szepes. sed tiutempe li jam havis tutlande diversajn burgojn kun bienoj. Ekde 1490 li estris teritoriojn de la konkerita parto de Aŭstrio. En 1492 li estis elektita palatino, poste li riĉiĝis foje leĝe, foje neleĝe.
Lia filino Barbara iĝis unua edzino de pola-litova reganto Sigismondo la 1-a. Lia filo Johano iĝis hungara reĝo kaj edziĝis al Izabela Jogajlido, filino de la sama Sigismondo el dua geedzeco.