István Laczó
István Laczó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1904 en Szombathely |
Morto | 27-an de septembro 1965 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/2-1-35/36 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lenke Zsögön |
Infano | Ildikó Laczó |
Okupo | |
Okupo | arkitekto operkantisto |
István Laczó [iŝtvAn lacO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laczó István estis hungara operkantisto (tenoro), arkitekto. Lia edzino estis Lenke Zsögön, same operkantisto.
István Laczó [1][rompita ligilo] naskiĝis la 16-an de septembro 1904 en Szombathely, li mortis la 27-an de septembro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Laczó akiris arkitektan diplomon, poste li laboris ankaŭ en Italio. Li studis en Akademio Santa Cecilia en Romo pro instigo de Pietro Mascagni, krome li lernis private ĉe Benjamino Gigli. Hejmenveninta li plulernis en la Muzikakademio, kie li lernis ĉefe de Ferenc Székelyhidy. Jam dum lernado en 1934 li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1935 kaj 1963 li apartenis al la menciita Operejo. En 1949 lia partnero estis Maria Callas, krome li kantadis en pluraj landoj. En 1963 pro malsano li retiriĝis. Li ricevis premion en 1963, postmorte en 2015 li estis nomumita eterna membro de la Operejo.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk; opera versio) - titolrolo
- Georges Bizet: Carmen — Don José
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci — Canio
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana — Turiddu
- Giacomo Puccini:
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto - princo de Mantua
- Aida — Radames
- Il Trovatore — Manrico
- Otello — titolrolo